La
8-an kaj 9-an de majo 2003 en Kaunas okazis internacia scienca
konferenco "Homo en lingva spaco", kiun organizis fremdlingva
katedro de Kaunasa humanisma fakultato de Vilniusa universitato
kaj Instituto de sociokulturaj esploroj. Ghin partoprenis sciencistoj
el 10 landoj (Litovio, Rusio, Ukrainio, Estonio, Latvio, Pollando,
Belorusio, Bashkirio, Chehhio, Kazahhio). Prelegoj okazis en litova,
rusa, angla kaj germana. La konferencon kun 10 sekcioj partoprenis
sekretariino de la Litova Esperanto-Asocio Aida Cizikaite kaj
faris prelegon lau temo "100 jaroj al 'Latino sine flexione'".
Shi studas en magistra fako de tiu fakultato. Materialo de la
konferenco aperos en aparta libro. Unu el sekcioj de la konferenco
gvidis doktoro Aloyzas Gudavicius, prezidanto de Senato de Siauliai-universitato
kaj vicprezidanto de la Litova Esperanto-Asocio.
(Povilas
Jegorovas)