Unua-pagho >> E-novajhoj

E-revuo en la 10-a Irana Gazetar-festivalo

    Chiu-jare en la lastaj 10 jaroj oni okazigis en Irano gazetar-festivalon kaj tiun partoprenis preskau plejmulto de la jam aperintaj gazetoj kaj jhurnaloj tra la lando.

    La revuo "Sbazandishan" (Verdpensuloj), ununura Esperanto-Persa revuo en Irano, unuafoje partoprenis en la festivalo, kiu okazis de la 3-a ghis la 11-a de majo 2003. La budon de "Verdpensuloj" vizitis la plej altrangaj shtatuloj, ministroj, politikistoj, famaj artistoj, jhurnalistoj ktp.

    Pli ol 16 mil informiloj pri E-o estis disdonitaj al la vizitantoj de la budo. La revuo okazigis 5 prelegojn rilate al E-o dum la festivalo kaj multaj jhurnalistoj kaj interesitoj jam enskribighis en E-kursojn, kiuj baldau estos lanchitaj.

    "Irana", la dua plej multe eldonata irana tagjhurnalo, aperigis raporton pri la prelego de Ahmad Reza Mamduhi pri E-o kaj foton de irana prezidento apud E-flago che la budo de nia revuo. "Surush-e Noghavan", la plej disvendata revuo por adoleskantoj faris intervjuon kun Reza Torabi, la chefredaktoro de la revuo- pri E-o, kaj ili interesighis kaj esprimis siajn emojn lanchi E-kurson en la koncerna gazeto. (La jam aperinta intervjuo trovighas che: http://www.sp-news.com/news-sepanta.htm)

    Multaj vizitantoj estis mirigitaj, char lau ili Esperanto estis jam forpelita kaj forgestia. Tamen ili volonte foliumis la informilojn kaj la revuon, multaj ech surloke abonis ghin.

    Oni povas vidi kelkajn fotojn pri la ekspozicio en jena adreso: http://photos.groups.yahoo.com/group/Irana-Esperanto-Centro/lst.

(Reza Torabi <espiran@safineh.net>)