Paatalo-instituto
estas kultura-literatura centro en Taivalkoski, norda Finnlando,
nomita lau Kalle Paatalo (1919-2000), eminenta verkisto naskighinta
en Taivalkoski. Ghia direktoro estas Osmo Buller. Inter ghiaj
agadoj estas fabelkonkurso por finnaj infanoj chiu-jare ekde 1993,
la plej prestigha tia konkurso en Finnlando.
En 2000 oni aldonis al la konkurso Esperanton lau iniciato de
la Vilagha Asocio de Metsakyla, vilagho en la municipo Taivalkoski.
Ankau chi-jare la instituto invitas konkursi en Esperanto.
Estas
tri kategorioj: infanoj ghis 9-jaraj; 10-11-jaraj kaj 12-13-jaraj.
La konkursajhoj estu verkitaj originale en Esperanto de individuaj
infanoj au de grupoj (ekz. lernejaj klasoj). Individuaj kaj grupaj
konkursajhoj estos taksitaj aparte. Longeco ne estas fiksita.
En la skribado au tajpado plenkreskulo rajtas helpi lau sia konscienco.
En la prijughado oni aprezas antau chio fabelecon kaj originalecon.
La konkursajhoj estu senditaj poshte kaj alvenu plej laste la
15-an de septembro 2003 je la adreso: Paatalo-Instituto, Fabelkonkurso,
PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando.
Oni uzu pseudonimon kaj menciu, chu temas pri grupo au unuopulo.
La nomo, adreso, naskighdato kaj (se eble) telefonnumero au retadreso
de la konkursanto estu en aparta koverto.
La rezultojn oni publikigos samtempe kun tiuj de la finna konkurso
la 18-an de oktobro, kiam oni festas la nomtagon de Satu (nomo,
kiu en la finna signifas fabelon). En chiu brancho oni principe
aljughos tri premiojn. Inter la gajnintoj de la unua premio la
jhurio elektos la laureaton de la chefpremio, Fabelo Internacia.
Pli da informoj donas la komisiito pri la konkurso: s-ino Aini
Vaaraniemi, Vaarajarventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando;
rete: aini.vaaraniemi@pp.inet.fi
Fabeloj,
premiitaj en antauaj jaroj, estas legeblaj en: www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm
(Osmo Buller <osmo.buller@kolumbus.fi)