Unua-pagho >> E-novajhoj

Fondajho Edukado -- rumana vortaro

    Septembre de 2002 aperis en Rumanio vortareto de Ionel Onet, "Poshvortaro Esperanta-rumana kaj rumana-Esperanta". 500 ekzempleroj elcherpighis en 6 monatoj.

    Oni devas reeldoni ghin kaj bezonas 300 eurojn por kunfinanci la eldonon. Se vi volas ebligi tion, bonvolu sendi vian kontribuon al UEA por la Fondajho Edukado. Bonvolu indiki "por rumana vortaro". Tiuj, kiuj donacos pli ol 25 eurojn, ricevos kiel dankesprimon ekzempleron de la vortareto.

(Renato Corsetti)