Okaze
de 100-jarigho de Antanas Poska, fama litova esperantisto, litova
poshto eldonis ech du specialajn kovertojn, dedichitajn al li.
Unu koverto kun lia portreto kaj speciala unuataga poshta stampo
estas destinita por ghenerala uzo. Alia pli bela koverto kun lia
gravurajho kaj subskribo estas pli suvenira, kaj ankau uzebla
por sendi poshtajhojn. Ankau en granda kvanto estas presita portreto
de Antanas Poska en bildkarta formato kun subskribo, kie temas
ankau pri lia esperantisteco. Krome, estas eldonita faldajho kun
lia portreto kaj lia biografio en tri paghoj, kiu chefe temas
pri lia esperantisteco.
(Povilas
Jegorovas)