Unua-pagho >> E-novajhoj

20 pakoj da E-libroj en brazilaj bibliotekoj

    Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Jhaneiro, Brazilio, levis en julio 2001, okaze de ghia 50-a jarigho Kampanjon "Esperanto en la Bibliotekoj", kiu celas liveri al bibliotekoj en Brazilo kaj alilande libro-pakajhon en au pri Esperanto. Estis jhus sendita al la urba biblioteko de Araxa nova pako de libroj. Tiu chi pako, la 20-a ekde la levo de la kampanjo, konsistas el lernolibro, vortaro, informlibroj kaj literaturaj verkoj en Esperanto.

(Aloisio Sartorato <ludoviko44@yahoo.com.br>)