Unua-pagho >> E-novajhoj

Reta Informado-Centro

    Esperanto estas mirinda lingvo kaj fenomeno. Bedaurinde malmultaj scias pri tio. Do, indas informi al homoj. Sed kiel informi kaj per kio? La Reta Informado-Centro (RIC) www.ikso.net/ric helpas al vi respondi tiujn demandojn.

    La celo de RIC estas subteni informantojn pri Esperanto, TEJO, UEA, E@I k.s. per konsiloj, pretaj informiloj, informileroj, faktoj kaj diskuteblecoj.

  Per RIC eblas:
 

 

a. Elshuti informilojn en plej diversaj lingvoj kaj formatoj;
b. Preni informilerojn utilajn kiam oni volas krei sian propran informilon;
c. Legi konsilojn pri informado;
d. Preni "faktojn" por sia prelego au simile.

     Ankau vi povas alshuti via(j)n informilo(j)n per la formularo che http://www.ikso.net/ric/sxutajxoj/alsxuti.php, por dividi ilin kun aliaj. Nur se multaj kontribuas per sia materialo, RIC havos grandan utilon.

     Kun RIC kunlaboras pluraj personoj de diversaj organizoj, tamen chiuj kun la sama celo: "informi al la mondo pri Esperanto". Kunordigas la projekton la internacia laborgrupo Esperanto@Interreto -- www.ikso.net/echei.

(Marko Naoki Lins)