Unua-pagho >> E-novajhoj

Ekzamenoj de ILEI/UEA

    Vi certe scias, ke ILEI/UEA havas programon pri internaciaj ekzamenoj. Se oni kunmetas tiujn ekzamenojn kun la naciaj, unuagradaj ekzamenoj, oni havas kvar-shtupan sistemon:
1. nacilingva, enkonduka
2. internacilingva, elementa
3. internacilingva, meza
4. internacilingva, porinstruista.

    (Por simpleco ni preteratentu nun la fakton, ke en pluraj landoj kun granda Esperanta tradicio, la nacia ekzamensistemo estas pli mapli paralela al chi tiu.)

    Kompreni tion, la kvarnivelan sistemon, jam estas io. Kompreninte tion, kelkaj aktivuloj de ILEI kaj UEA provis vidi, kio ekzistas en la mondo kaj en la reto. Oni tuj vidis, ke en la reala mondo estas multo, sum en la reto ne estas multo, krom pri la enkonduka, nacilingva kurso, kiu povus porti al nacilingva ekzameno.

    Pri la aliaj niveloj ekzistas nur la priskriba broshuro de ILEI/UEA (kiun vi trovas ankau en www.edukado.net), kaj kompreneble ekzistas la Internacia Ekzamena Komisiono, kiu administras la internaciajn ekzamenojn. La 4-a nivelo estas ankorau en sia komenca fazo. La unua seminario okazas en junio en Chachak, Serbujo. Aliaj sekvos. En chi tiu kampo agas, evidente, ankau la universitatoj, en kiuj oni instruas interlingvistikon kaj esperantologion.

    Sed, finfine, se vi estas iranano, kiu volas lerni Esperanton bone kaj eventuale volas havi la mezan internacian diplomon, vi ne havas multon je via dispono (tio, kio ekzistas, estas montrata en tiuj paghoj).

    Pro tio, kunlabore kun Enrike Ellemberg, estis faritaj kaj kunlabore kun Jozefo Nemeth, la reaktoro de Internacia Pedagogia Revuo de ILEI, enmetitaj en la pagharo de IPR chi tiuj paghoj: http://www.nl-papa.hu/ipr/esperanto_instruado.htm.

    Mi afable sed firme petas vin viziti tiujn paghojn, por vidi kiom multe restas por fari, kaj por alvoki al kunlaboro. Se vi estas instruisto, se vi shatas verki retajn kursojn, se vi kapablas fari retajn paghojn, bonvolu kontakti min au la estraranon pri edukado de UEA, Gbeglo Koffi, rete: esp.togo@cafe.tg, au la estraranojn de ILEI.

(Renato Corsetti)