Unua-pagho >> E-novajhoj

Nova ZEO en Prilep, Makedonio

    La 2-an de junio en Prilep estis solene elkovrita nova ZEO, kiu trovighas sur la fasado de la domo de prilepa esperantistino s-ino Aneta Trompeska Dung'erovic' (str. "Partizanski odredi" n-ro 2). La nova ZEO estas blanka rondo kun radiuso de 40 cm, en kiu estas pentritaj verda rondo (r. 30 cm), verda stelo, du manoj kaj teksto "Esperanto" supre kaj "ponto por amikeco" sube.

    En la okazo cheestis dekoj da esperantistoj kaj gastoj. Pri la E-movado en Prilep parolis s-ro Metodi Galeski kaj je la fino la cheestantoj salutis s-inon Aneta Trompeska. Poste en la chambroj de la E-societo "La Progreso" okazis malgranda amuzvespero, esperantistoj kun kantoj kaj dancoj solene festis la novan ZEO-n. Kun chi tiu nova ZEO urbo Prilep, urbo de Esperanto, nun havas 9 ZEO-jn.

(Viktor Galeski <galeesp@mt.net.mk>)