De
la 24-a de majo ghis la 15-a de junio, 2003, en Litovia Esperantista
Domo en Kaunas, dum semajnfinoj okazis speciala kurso por E-instruistoj
( "B"-seminario). Ghin gvidis Ewa Bondar, konata A.CSEH-instruistino
el Pollando. En la kurso partoprenis estontaj E-instruistoj el
10 urboj de Litovio, ili plibonigis siajn sciojn de E-gramatiko,
diskutis pri diversaj metodoj de lingvoinstruado, prezentis teknikerojn
por ilustri gramatikajhojn lau A.CSEH-metodo, intershanghis spertojn
pri E-instruado.
(Povilas
Jegorovas)