Unua-pagho >> E-novajhoj

Oradea invitas vin

    La Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) kunlaborante kun la Oradea Esperanto-Asocio havas plezuron inviti vin partopreni la 14-an Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon (IMEK), kiu okazos inter la 14-a kaj la 19-a de julio 2003 en Oradea, Rumanio.

    La chefa temo de la konferenco estas "La medicinaj sciencoj je la komenco de la 21-a jarcento". Kadre de la ghenerala temo oni prezentos informojn el iu ajn fako de la medicinaj kaj parencaj sciencoj. La organizantoj rezervis sufichan tempon por fakaj prelegoj kaj raportoj. En la programo trovighas ankau ekskurso al la banejo Felix kaj aliaj vidindajhoj. Oni organizos vojaghon al la Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo, Svedio.

     Estos bonvenaj la kontribuajhoj de apotekistoj, psikologoj, dentkuracistoj kaj naturkuracistoj. La 14-a IMEK atendas ne nur kuracistojn, apotekistojn kaj aliajn fakulojn, sed ankau iun ajn samideanon, kiu interesighas pri Rumanio kaj precipe pri Oradea.

    Por pluaj informoj kontaktighu kun: Istvan Budahazy, b-dul Dacia nr. 99, bl. D2, ap. 24, RO-3700 ORADEA, Rumanio; tel.: 0259-153192, 0259-369310; retposhto: bhazy@rdslink.ro. Attila Makay: tel.: 0259-156251; retposhto: amaka@oradea.iiruc.ro.

(Imre Ferenczy)