Unua-pagho >> E-novajhoj

La 13-a Europa Esperanto-Forumo okazinta

    La 13-a Europa Esperanto-Forumo okazis inter la 16-a kaj la 20-a de junio, 2003, en Huizingen, Belgio.

     La forumon iniciatis internacia centro pri kulturo kaj turismo kaj internacia klubo "Esperantotur" de Pollando, kaj ghin organizis Asocio por Esperanto (APE) kaj Belga Esperanto- Federacio prezidata de Marcel Delforge.

     La kongreson karakterizis chefe turismaj kaj folkloraj programoj. Sed okazis ankau konatigho kun europaj instancoj kaj pridiskuto de gheneralaj demandoj de Esperanto-movado.

(Mara Timermane)