Unua-pagho >> E-novajhoj

Monato serchas kunlaborantojn!

    La eldonejo de la internacia magazino Monato komunikas, ke vakas la postenoj de redaktoro pri scienco kaj de redaktoro pri medio. La kandidatoj tre bone regu Esperanton, havu fortan interesighon pri scienco au medio, kaj disponu pri retaliro. Al la redaktoroj Monato pagas modestan honorarion.

    Kiu interesighas pri la posteno skribu al Monato rete: monato@fel.esperanto.be.

    Pliaj informoj pri Monato trovighas che: http://monato.esperanto.be.

(El "nun")