Lau
iniciato de Gediminas Degesys, prezidanto de la Vilniusa filio
de la Litova Esperanto-Asocio, Esperanto-fako estas fondita en
ghenerala legejo de biblioteko de la Vilniusa Pedagogia Universitato.
Librojn por tiu fako plejparte donacis la Litova Esperanto-Asocio,
ankau kelkaj esperantistoj persone. Dume en la legejo estas dekoj
da diversaj Esperanto-libroj (lernolibroj, vortaroj, sciencaj
libroj, belarta literaturo k.s.). Esperanto-fako estas afishita
en la legejo, kiu trovighas en chefa konstruajho de la universitato,
str.Studentu 39, chambro 110. Kvanto de libroj en la legejo konstante
kreskos.
(Povilas
Jegorovas)