Unua-pagho >> E-novajhoj

Esperanto estas akceptita de la Universitato Wonkwang en Koreio

    Ghis nun en Koreio la Universitato Dankook estis nura universitato, en kiu Esperanto estas instruata oficiale kiel lerno-objekto kun poento. En la 23-a de junio 2003 la Universitato Wonkwang enkondukis Esperanton kiel oficialan lerno-objekton. La leciono komencighos de chi-jara septembra semestro gvidate de docento LEE Jung-kee. La Universitato Wonkwang estis fondita surbaze de la religio W(U')onbulismo en Koreio. Kompreneble estas bonvenaj gratulmesaghoj de chiuj samideanoj. Jen retadreso:esperant@unitel.co.kr.


(Lee Jung-kee <esperant@unitel.co.kr>)