Unua-pagho >> E-novajhoj

Pri instruado je loka kaj internacia nivelo

    Chiuj, kiuj interesighas pri edukaj kaj instruaj aferoj ene de nia movado, devas scii pri ILEI, la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj, kaj pri UEA, Universala Esperanto-Asocio, kaj pli au malpli frue devos almenau unu fojon rigardi la pagharon <edukado.net>, kiu kompletigas la gamon de servoj al la surlokaj instruantoj.

     Che <edukado.net> trovighas:
    -- Katalogo: kun prezento kaj analizo de pli ol 150 libroj, instrumaterialoj;
    -- Lerniloteko: kun 120 diverstemaj kaj diversnivelaj ekzercoj, tuj uzeblaj materialoj, kiujn eblas trovi pere de serchiloj;
    -- Specimenoj de la UEA/ILEI internaciaj ekzamenoj;
    -- Eduka servo: en kiu oni povas trovi liston de kursoj, kursgvidantoj kaj anoncojn;
    -- Retligiloj: kun dekoj da eduk- kaj instrucelaj ligoj, retaj kursoj.

     Pri la lastaj novajhoj kaj planataj shanghoj oni sendas cirkuleron al la interesitoj. Petu ghin en katalin@ikso.net.

     Kun demandoj, proponoj kaj helppetoj oni turnu sin al la adreso: redaktanto@edukado.net

(Renato Corsetti)