de
AI TI
En
la 6-a de julio 2003 s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China
Esperanto-Ligo (ChEL), veturis lauinvite al Jiangling, Hubei-provinco,
por partopreni la ceremonion de la fondigho de la Jiangling-a
Esperanto-Asocio kaj festadon de la kvarjarigho de la Fremdlingva
Lernejo de Jiangling. En la nomo de ChEL shi faris gratulan paroladon
kaj anoncis, ke ChEL sankciis la Fremdlingvan Lernejon kiel "Eksperimentan
Lernejon de Esperanto-instruado de Chinio" por instigi ghian
utilan esploradon en disvastigo de Esperanto en element- kaj mezlernejoj
kaj en la china eduka reformado. La ceremonion cheestis ankau
s-ro Hu Guozhu, prezidanto de la Hubei-a Esperanto-Asocio, s-ro
Deng Huijin, prezidanto de la Jingzhou-a Esperanto-Asocio, kaj
gvidantoj de provincaj kaj guberniaj institucioj. Amaskomunikiloj
de Jingzhou raportis pri la kunveno.
S-ino Tan vizitis ankau la oficejon de la Hubei-a Esperanto-Asocio,
Esperanto-Domon che la Orienta Lago kaj la oficejon de la Wuhan-a
Esperanto-Asocio, kie shi havis tre agrablan interparolon kun
lokaj esperantistoj. La vigla movado de Hubei kaj la gastamo de
la esperantistoj donis al shi profundan impreson.