Unua-pagho >> E-novajhoj

Ekspozicio pri Esperanto

    De la 30-a de junio ghis la 21-a de julio 2003 en la publika biblioteko de la distrikta urbo Trakai, proksime de Vilnius, funkcias ekspozicio pri Esperanto. Estas eksponataj libroj, revuoj, faldajhoj, fotoj, afishoj, plakatoj k.s. Ghin iniciatis juna esperantistino Olga Baskir. La 9-an de julio okazis oficiala prezento de la ekspozicio, kiun partoprenis kaj alparolis Povilas Jegorovas, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio (LEA), Stasys Kruzinauskas, parlamentano kaj esperantisto, Gediminas Degesys, prezidanto de la Vilniusa filio de LEA, respondeca sekretariino de LEA, gvidantino de la urba fako pri kulturo kaj edukado kaj gvidantino de la biblioteko. La ekspozicio entenas preskau la samon, kio estis eksponita meze de aprilo en Vilnius dum printempa librofoiro, tiam ekspozicio estis nomita "Chio pri Esperanto". Autune oni planas aranghi kurson de Esperanto en Trakai.

(Povilas Jegorovas)