Unua-pagho >> E-novajhoj

Bonan sanon kaj longan vivon al Li Shijun
-- Pekinaj esperantistoj solenas lian 80-jarighon

    La 29-an de marto, 2003, la redakcio de El Popola Chinio kaj la Pekina Esperanto-Asocio solenis la 80-an datrevenon de la naskigho de s-ro Li Shijun (Laulum), membro de la Akademio de Esperanto, eksvicchefredaktoro de El Popola Chinio, fama Esp-tradukisto, poeto kaj verkisto.

    Posttagmeze de la 28-a de marto, dekkelkaj oficistoj de la China Esperanto-Ligo kaj El Popola Chinio venis al la hejmo de Li Shijun por gratuli lin pro lia 80-jarigho. En la salono primetita per freshaj floroj, teo kaj kukoj li rakontis al la gratulantoj sian infanecon kaj E-historion. Tan Xiuzhu, prezidantino de ChEL, Yu Tao, ghia ghenerala sekretario, kaj Wang Xifu, vicdirektoro de EPCh faris paroladon por laudi liajn elstarajn kontribuojn al EPCh kaj al la china E-movado kaj deziris al li sanon kaj longan vivon. Lia kolego de EPCh ludis la muzikon "Felichan naskightagon por vi". Che la adiauo ili lau lia invito skribis sur vizitkajero gratulajn vortojn, kiuj montras ilian altan estimon kaj bondeziron al li.

    La 29-an de marto pli ol 30 samideanoj de ChEL, Pekina E-asocio kaj Esp-sekcio de la China Radio Internacia venis gratuli Li Shijun pro lia 80-jarigho. Ili prezentis al li bukedojn da floroj, florkorbon kaj aliajn donacojn. Oni donacis al li ankau kaligrafajhon kun la signifo de longviveco. La cheestantoj unuvoche laudis lin pro liaj elstaraj kontribuoj al E-movado china kaj internacia. Ili volonte prenos lin kiel modelon, lernos lian noblan spiriton kaj faros pli multe da kontribuoj al la E-movado. S-ro Li multe dankis la samideanojn pro iliaj bondeziroj kaj esprimis, ke li strebos por la nobla idealo de Zamenhof. La cheestantoj kune kantis festkanton.

    Krom tio, s-ro Li ricevis ankau gratulajn kartojn kaj florojn senditajn de samideanoj de Changzhou, Zhenjiang kaj Chengdu, gratulajn leterojn kaj poemojn de samideanoj de Francio, kaj E-asocioj de Pekino, Hunan, Interna Mongolio kaj aliaj lokoj. Veterana esperantisto Qin Kaiji kaj Wang Yanjing iniciatis memorkoverton je lia 64-jara esperantistigho, kun vortoj skribitaj de fama china esperantisto Chai Zemin.


Dankon pro viaj bondeziroj

Estimataj kaj karaj ges-anoj,

    Okaze de mia 80-jarigha festo, mi ricevis gratulojn kaj bondezirojn de nombro da geamikoj. Mi kore dankas vin.

    Char estas malfacile por mi respondi al chiu el vi aparte, mi uzas tiun chi paghon por esprimi al vi miajn sincerajn dankon kaj bondezirojn. Volonte mi tenos kontakton kun chiuj per interreto au paperaj leteroj.

(Laulum)