En 
                la 4-a de aprilo 2003 pekinaj esperantistoj ceremoniis por funebri 
                pri la veterana esperantisto Li Naixi, eksa asista ghenerala sekretario 
                de la China Esperanto-Ligo kaj supera redaktoro de El Popola Chinio. 
                La ceremonion cheestis laborantoj de la China Esperanto-Ligo, 
                El Popola Chinio, China Radio Internacia kaj membroj de la Pekina 
                Esperanto-Asocio, liaj familianoj kaj amikoj.
                  S-ro 
                Li Naixi forpasis en la 31-a de marto de 2003 pro pulma malsano, 
                en la agho de 96 jaroj. Li naskighis en la 19-a de februaro de 
                1908, en Meixian-gubernio, Guangdong-provinco. En 1928 li lernis 
                en la sesa stagho de la Huangpu-a Milita Lernejo, en kiu iam laboris 
                Zhou Enlai kaj Chiang Kaishek.
                  Li 
                konatighis kun Esperanto jam en 1925. Ekde 1958 li laboris profesie 
                por Esperanto, funkciis kiel asista ghenerala sekretario de la 
                China Esperanto-Ligo kaj gvidis la eldonadon de El Popola Chinio.
                  Laborante 
                en la redakcio de El Popola Chinio kaj en la China Esperanto-Ligo, 
                li multe klopodis kaj kontribuis por plibonigi la gazeton kaj 
                disvolvi la chinan E-movadon. Menciindas ankau lia sukcesa penado 
                rilate kulturon de novaj esperantistoj, eldonadon de internacia 
                revuo "Paco", Esperantan radiodisaudigon kaj fondon 
                de "La Mondo", la organo de la China Esperanto-Ligo.
                  S-ro 
                Li Naixi multe tradukis angle kaj Esperante. Li tradukis el la 
                angla en Esperanton "Historio de la Tria Imperio", tradukis 
                el Esperanto en la chinan "La Lanternisto kaj Aliaj Noveloj", 
                "Mashin-mondo", "Versajhoj en Prozo" de Turgenev, 
                "Dio Rekompencu Vin" (brazila dramo el tri aktoj) kaj 
                epopeon "Johano la Brava". Multaj el liaj verkoj estis 
                publikigitaj en gazetoj kaj jhurnaloj en plumnomoj. 
            
             
                  Surprizite 
                ni informighis, ke nia estimata esperantisto Li Naixi forpasis. 
                Pro tio ni, esperantistoj de lia hejmloko Guangdong esprimas profundan 
                kondolencon al liaj familianoj kaj montras al li respekton kaj 
                sopiron.
                  Li 
                estas veterano en la china E-movado kaj klopodadis dum dekoj da 
                jaroj en organizado, eldonado, tradukado, edukado, kulturado de 
                E-profesiuloj ktp. kun fruktodonaj rezultoj. Li dedichis sian 
                tutan vivon al la E-afero en Chinio kaj pro tio la chinaj esperantistoj 
                esprimas dankemon al li. Post sia emeritigho, kun fervora koro 
                neniam reduktighanta, li daure prizorgis la laboron de Esperanto 
                en nia lando, kio multe impresis nin.
                  Li 
                longtempe prizorgis la movadon en Guangdong kaj longdaure subtenis 
                la laboron de E-eldonado en nia provinco. Samideanoj en Guangdong 
                havas apartan senton al li.
                  Lia 
                forpaso estas granda perdo por la china E-movado kaj samtempe 
                por la Guangdong-a E-movado.
                  Ni 
                pene laboru por trankviligi la forpasinton!