Universala
Esperanto-Asocio alighas al la celebrado de la internacia tago
de la libro (23-a de aprilo) fare de Unesko. Celoj de la tago
estas la instigo legi librojn kaj aperigi librojn kaj protekti
la rajtojn de la verkintoj.
Ni
komplete subtenas la deklaron de la Ghenerala Direktoro de Unesko,
Koichiro Matsuura, okaze de la last-jara librotago, kiam li diris
ke: "Libroj estas fundamenta rimedo por aliri la konon de
valoroj, sagho, belo kaj homa pensado. Kiel transportiloj de kreajhoj,
informoj kaj eduko, ili permesas al chiu kulturo esprimi la proprajn
esencajn ecojn kaj vidi la identecon de aliaj. Kiel fenestro al
la malsameco de kulturoj kaj kiel ponto inter civilizoj, preter
spaco kaj tempo, libroj estas fonto de dialogo, rimedo por intershanghoj
kaj fonto de evoluo."
La
Esperanto-movado dum tuta jarcento vivis esence per siaj libroj,
de la komenca malgranda lernolibro aperinta en la jaro 1887 ghis
la nuntempa richeco de dekmiloj da libroj en la internacia lingvo
Esperanto pri chiuj temoj kaj eldonataj en chiuj landoj de la
mondo. La libroj ludis por la komunumo de la parolantoj de Esperanto,
dise loghantaj, la kuntenan rolon, kiun en naciaj socioj ludas
ankau aliaj pli konkretaj rimedoj. Kun plezuro oni povas konstati,
ke la parolantoj de Esperanto nature kaj facile transiris nun
al novaj formoj de libro-eldonado, kiuj daurigas la saman laboron
per alia teknika rimedo.
Sed
io estas aparta pri la kulturo esprimata per la esperantlingva
libraro. Temas pri tio, ke efektive la Esperanto-komunumo forte
provas realigi la dezirojn, ke chiu popolo esprimu siajn ecojn
kaj komprenu la identecon de aliaj gentoj. La esperantlingva libraro
konkrete metas chiujn popolojn sur la sama nivelo, kiam temas
pri eblecoj esprimi sin, sendepende de la grandeco nombra, ekonomia
au politika. Tio estas ankorau pli grava en la nuna tempo, kiam
iuj provas utiligi siajn librojn ankau kiel rimedon de kultura
imperiismo. Sufichas rigardi la statistikojn de Unesko mem pri
landa origino de vendataj libroj por kompreni la amplekson de
la fenomeno. Samtempe la statistikoj pri tradukado de libroj montras
ankorau pli drame, ke la kultura influo en la nuna mondo estas
nur unudirekta: iuj parolas al chiuj kaj chiuj auskultas.
Kontrau
tio kaj por egaleco inter la lingvoj, la kulturoj kaj la popoloj
la Esperanto-movado laboris dum unu jarcento kaj ghi fiere reasertas
siajn originajn celojn. La internacia planlingvo Esperanto celas
justecon en la kampo de lingva-kultura internacia rilatado. Subteno
al la libroj eldonataj en chiuj landoj, en chiuj lingvoj kaj pri
chies valoroj estas, do, natura parto de niaj celoj kaj pro tio
ni kuncelebras kun Unesko la agadon por pli justa mondo ankau
en chi tiu kampo.
(Universala
Esperanto-Asocio)