Estis
jhus lanchita Yahoo-grupo pri tradukado. La grupo estas forumo
por profesiaj kaj neprofesiaj tradukistoj, kiuj uzas Esperanton
kiel fontolingvon au cellingvon. Tiuj, kiuj volas tradukigi iun
dokumenton, retpagharon, broshuron, artikolon, kanton, rakonton
ktp., povas publikigi chi tie traduk-alvokon.
Tradukistoj
povas pridiskuti terminologiajn kaj aliajn lingvajn problemojn,
kiujn ili renkontas dum siaj tradukprojektoj. Povas levighi chiaj
aliaj temoj, kiuj rilatas al tradukado: tarifoj, Esperanto-literoj,
retaj terminaroj, mashina tradukado ktp.
Oni
povas alighi al chi tiu grupo sendante malplenan mesaghon al:
tradukado-subscribe@yahoogroups.com.
(Roel
Haveman <http://www.tekstoj.nl>, <roel@tekstoj.nl)