La
senpaga "Kurso de Esperanto" kun sono gvidata de d-ro
Casartelli en interreto enhavas taskojn, demandojn, respondojn
kaj dialogojn kun vocho, de la unua ghis la oka leciono inkluzive.
Por auskulti la prononcon, la lernanto devas kluki sur bildeto
kun lautparolilo kaj povas ripeti la auskultadon plurajn fojojn.
La retadreso estas: <http://www.institutoesperanto.com.ar>.
(Marcelo
Casartelli)
Okaze
de la inauguro de neutrala "Poluso pri Paco" unuafoje
en Argentino, en la banurbo Sankta Teresita okazis elstara ceremonio
che la placo inter la stratoj 30 kaj 8 en la 22-a de novembro
2001.
Pli
ol 500 personoj cheestis por akompani tiun veran realon. La loko
sur la placo estis ornamita per floroj kaj plantetoj en la koloroj,
kiuj signifas la 5 kontinentojn: bluo: Oceanio; verdo: Afriko;
blanko: Europo; flavo: Azio; rugho: Ameriko. Delegito vojaghis
200 kilometrojn por alporti la bezonatajn florojn! Cheestis chiuj
gentaj kolektivoj kun siaj flagoj (grekoj, rusoj, japanoj ktp.,
chiuj loghantaj en la urbo mem kaj chirkauajhoj), ankau la lernejoj
plenis de etoso de paco kaj harmonio, la radioj kaj televid-stacioj
multe raportis pri tio.
Kiam
oni faris unuminutan silenton pro la viktimoj de la perforto,
la cheestantoj emociighis ghis larmoj. La frazo "Ke la paco
superregu sur la tero" estis dirita en 25 malsamaj lingvoj,
inter kiuj estas Esperanto. Sur la placo estas obelisko, en kiu
oni inauguris shildojn. En unu flanko estas la frazo en la hispana
lingvo: "Que la paz prevalezca en la tierra", kaj en
la alia flanko en Esperanta lingvo: "Ke la paco superregu
sur la tero". Oni eksplikis klare pri la signifo de la internacia
lingvo Esperanto, malmulte konata de la loghantaro, kaj rezulte,
oni komencos Esperantan kurson en la biblioteko.
(Alfredo
Juan Valle)