Perto, urbo che la okcidenta marbordo de Australio,
gastigis, inter la 6-a kaj la 18-a de januaro 2002, la 18-an Australian
Somerkursaron de Esperanto kaj Jarkunvenon de la Australia Esperanto-Asocio
(AEA), kun partopreno de proksimume 60 personoj, inkluzive de
amikoj el Vjetnamio, Germanio kaj Nederlando.
Ampleksa
programo konsistis unuarange el chiutaga kurso je kvar niveloj,
kun po du profesiaj instruistoj.
Posttagmeze,
krom plua kurso por la komencanta grupo diaspora, estis ankau
kantado, preparado por ekzamenoj je baza kaj meza niveloj kaj
Che-seminario 'A'.
Belartaj
konkursoj aktora kaj muzika inter la provincoj de Australio bone
distris dum du vesperoj. Oni ankau ekskursis per shipo sur la
bela kaj largha rivero 'Cigno' kaj per tramo tra la freshaj kaj
historiaj urbo kaj parko antau ol fari viziton kaj esti enkarcerigita
en la malnova fantomplena malliberejo de Fremantle.
Interalie
oni profitis ankau interesajn paroladojn de Atilio Orellana Rojas
pri indighenaj dialogoj, de jughisto Kep Enderby, antaua prezidanto
de UEA, pri Oceanio, kaj de d-ro Ralph Harry, antaua australia
ambasadoro che UN, pri traktado de rifughintoj.
Viktorio
gajnis la shildon por aktorado kaj Kvinslando la shildon por kantado.
Du rughaj rozujoj por paco kaj amikeco estas plantitaj che la
loghejo, Kolegio St. Georgo de universitato de Okcidenta Australio.
Plej
grave, che la jarkunveno de AEA, la membraro akceptis la proponon
de la estraro starigi elspezprioritatajhojn por 2002 sub la tri
rubrikoj Informado, Instruado kaj Ekstraj Rilatoj, kiu inkluzivas
antauenigi ligojn por la nova komisio pri Oceanio.
La
estraro akceptis la inviton de Viktorio okazigi la 19-an Australian
Somerkursaron de Esperanto en januaro 2003.
(Jennifer
Bishop)