Unua-pagho >> E-novajhoj

 


 


AUSTRIO

Helpvoko el la Radio Austria Internacia

    Ekde multaj jaroj la Radio Austria Internacia (Radio Osterreich International) en Vieno elsendas programojn en diversaj lingvoj, ankau en Esperanto. La disaudigojn oni povis ricevi pere de mallongaj ondoj, telekablo, satelito Astra kaj interrete (http://roi.orf.at -- tie oni povas audi ankau la E-elsendojn de Radio Havana/Kubo).

    Pro financaj problemoj oni chesigos la disaudigojn en Esperanto ekde oktobro 2002, kiel antau kelkaj monatoj ankau la elsendojn en la araba lingvo; restos nur la germana, franca,angla kaj hispana lingvoj.

    La disaudigoj de la Radio Austria Internacia estas bonega varbilo por nia lando en la tuta mondo, kaj ni audis la elsendojn ankau en la kadro de niaj prelegoj che la universitato -- tio estis tre bona kaj aktuala audioekzerzo por la studentoj!

    Lau informo de la Radio Austria Internacia oni chesigos la programon en Esperanto, malgrau ke chi tiuj elsendoj havas la plej multajn reagojn el la auskultantaro!

    Mi esperas, ke la Austria Radio (Osterreichischer Rundfunk -- ORF), kiu faras la programojn de la Radio Austria Internacia, pripensos tiun aferon, se ghi ricevos multajn reagojn kun bonaj argumentoj. Chu vi povos helpi -- skribi al ORF kaj informi aliajn esperantistojn pri la afero? Adreso: Osterreichischer Rundfunk / ORF, z. H. Frau Generaldirektor Dr. Monika LINDNER, W¨¹rzburggasse 30a, 1130 WIEN,
?sterreich / A?strio; telekopiilo: +43-1-870 70-340; retposhtoj: kundendienst@orf.at, Cc: ORF-Publikumsrat publikumsrat@orf.at, roi.esperanto@orf.at (Radio Austria Internacia)

(Klaus Karner)

Zamenhofa Tago en Austrio

    Zamenhofa Tago okazis la 21-an de decembro 2001 en la Arta Liceo de Timisoara, kie kunighis etuloj, gelernantoj partoprenintaj en la tago Euroscola kaj plenkreskuloj. Ghin cheestis chirkau 50 personoj el Timisoara kaj el la proksima urbo Arad. Ni prezentis mallonge la vivon kaj agadon de nia majstro, spektis filmon "Esperanto tra la mondo", la gelernantoj prezentis kelkajn eseojn, la etuloj kantis Esperante kaj poste ni chiuj kantis Kristnaskajn kantojn. Estis bela etoso, vere e-ista.

(Aurora Bute)

Programo pri Esperanto en radio

    La 9-an de majo la altkvalita radiostacio Austrio 1 dufoje elsendis 25-minutan programon chefe pri Esperanto. Intervjuighis i.a. Herbert Mayer kaj Helga Farukuoye (Internacia E-Muzeo), universitata profesoro Heiner Eichner kaj Walter Klag, kiel patro de du denaskaj esperantistoj. Temis pri tria ero de kvarparta serio, kiu traktas la komunikan problemon, kun la subtitolo "Lingvoj: fonto de internaciaj miskomprenoj".

(W. Klag)