Unua-pagho >> E-novajhoj

 


 


AZERBAJGhANO

Bonvenon al Azerbajghano!

     Azerbajghana Esperanto-Asocio invitas vin partopreni la konferencon "Kaspiaj E-Tagoj" (KET-1), kiu okazos en Baku inter la 1-a kaj la 7-a de julio. Cheftemo: "Intershtata agado por Esperanto. Eksperimenta (paralela) intershtata korespondado: sperto, perspektivoj kaj problemoj". La alighkotizo estas 20USD oni povas pagi al iu konto de UEA (kodo: saik-x). La loghado kaj trifoja manghado en la ripozejo "Istirahat" che bordo de Kaspia Maro apud Baku por la tuta semajno (1-7-a de julio) kostas 60USD en tri-kvarlita chambreto, 75USD en dulita chambreto kaj 90USD en unulita chambreto. Pli detala informo haveblas che la organizkomitato de KET-1. Adreso: 6-27, str. T. Abbasov, Baku-60, 370060 Azerbajghano.Tel.: 23 52 87 (h), 337 86 40 (posha); telefakso: 92 64 70; retposhto: azerea@mail.ru.

(Shaig Mamedov)