Cseh-kurso
kaj Cseh-seminario
Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui ghin,
oni kutime diradas rilate al Esperanto. Jen, do, shanco konatighi
kun la fama metodo iniciatita de Andreo Cseh kaj uzita de elstaraj
instruistoj de nia E-historio kiel Hendrik Seppik, Julio Baghy,
Sigismundo Pragano, Lidja Zamenhof ktp. La kurso estas destinita
al komencantoj kaj la seminario al la instruistoj, kiuj deziras
lerni la metodon au akiri ateston pri ghi. La seminarianoj devas
havi la libron Baza Cseh-Kurso (achetebla che la Libroservo de
UEA) kaj ankau observi la kurson. La kurson gvidos Grazina Opulskiene
el Litovio kaj la seminarion Atilio Orellana Rojas. La partopreno
en ambauaranghoj estas aparte pagenda. La kotizo por la kurso
estas 30,00 euroj kaj por la seminario 41,00 euroj por loghantoj
en landoj de A-kategorio, 24,00 euroj kaj 30,00 euroj respektive
por loghantoj en landoj de B-kategorio. La kotizo por la seminario
inkluzivas la observadon de la kurso. Detalaj informoj kaj alighiloj
estas riceveblaj che la organizanto: Internacia Esperanto-Instituto,
Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; retposhto:iei001@worldonline.nl.
Internaciaj
Ekzamenoj de ILEI kaj UEA
Dum la 86-a UK okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je
elementa kaj meza niveloj. La ekzamenoj konsistas el tri partoj:
gramatika antautesto, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj
en la gramatika antautesto rajtas partopreni la skriban parton
de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon
de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj maksimume
24 kandidatoj povos ekzamenighi, kaj pro tio anticipa sinanonco
estas konsilinda. Anoncu vin, prefere antau la 1-a de julio 2001,
che la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), P.O.
Box 36, Powhatan, VA 23139, Usono; tel:+1 804 598 3050, fakso:+1
804 598 5608, retposhto:bmaxey@visi.net, kaj samtempe pagu la
speciale favoran ekzamen-kotizon de 40% de la MA-kotizo en la
loghlando de la kandidato al UEA-konto ilek-a au rekte al la kasisto
de IEK: Boo Mee Kim-Lindblom, Stenbockens gata 102, SE-136 62
Haninge, Svedio, poshtghirkonto 682117-7 (Stokholmo). Kaze de
neprezentigho au nesukceso en la antautesto, oni rericevos 50%
de la pagita kotizo. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne
jam estos atingita, eblos sin anonci surloke che la ILEI-budo
en dimancho. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en
la loghlando de la kandidato. Oni aparte atentigas UEA-delegitojn
pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj "atingu
almenau la nivelon de la meza ekzameno". Simile, lau la jhus
aprobita regularo pri la nova ILEI/UEA ekzameno pri instru-kapablo,
"kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ghis la nivelo
de la meza ekzameno de ILEI/UEA". Detalajn informojn pri
la Ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, specimenajn
testojn ktp) oni trovas en la gvidilo Internaciaj Ekzamenoj de
ILEI/UEA (2-a eld.), mendebla che UEA.
Konversaciaj
rondoj Kongresanoj ankorau
ne sufiche spertaj kaj fluaj en la lingvo Esperanto, povas kapti
la okazon paroli la lingvon kun kongresanoj el la tuta mondo,
gvidate de spertaj instruistoj. Estas konsilinde anticipe anonci
al la Kongresa Fako de UEA la deziron partopreni, indikante sian
nivelon (komencanto, bazulo, mezulo, progresanto).
Kroata
eksprese Dum tri lecionoj la lektoro donos bazajn informojn
pri la oficiala lingvo de Kroatio.
Kongresa Administracio,
Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
tel.: +31 10 436 1044,
fakso: +31 10 436 1751
retposhto: uea@inter.nl.net;
TTT-ejo: www.uea.org
LKK
(Kroata Esperanto-Ligo), Kneza Mislava 11/III, HR-10000 Zagreb,
Kroatio,
tel.: +(385
1) 4617 550,
fakso: +(385 1) 4619 373,
retposhto: esperanto@zg.tel.hr