Tradicia
Zamenhofa Festo en Liegho
Kiel
kutime por la jarfino okazis agrabla vespero en la nove renovigita
konstruajho "Provinca Centro de Grivegnee" de Liegho,
Belgio. Ghin partoprenis samideanoj el Germanio kaj el diversaj
lokoj de la regiono.
Post
bonvenigaj vortoj, la prezidanto de "Association pour l'Esperanto
Wallonie-Bruxelles" (APE) kaj tiu de la liegha klubo prezentis
bondezirojn okaze de la baldaua nova jaro. Poste, oni audis kantojn
de namura kantistino Nikolin kaj de diversaj aliaj artistoj. Interesaj
rakontoj, enigmoj, shercoj... estis prezentitaj. Ankau libroservo
kun novaj libroj allogis multajn partoprenantojn. Post bona vespermangho
okazis lotumado kaj chiuj kontente ridis kaj amuzighis. Kelkaj
aktivuloj de la klubo parolis pri estontaj projektoj, kaj ankau
estis decidite, ke laborkunveno de komitatanoj okazos en januaro
en Braine-le-Comte.
(Marcel
Delforge)
OSIEK-Premio
jughita al Barkovich
Dum
la chi-jara IEK (Internacia Esperanto-Konferenco) en Loveno, Belgio,
lau balotoj de sesdeko da cheestantaj OSIEK-anoj la chi-jara OSIEK-Premio
estis aljughita al Kreshimir Barkovich pro la traduko de la ampleksa
libro "7000 tagoj en Siberio" (de Karlo Shtajner).
En
la 496-pagha libro "7000 tagoj...", kiu estis eldonita
de SAT en 1983, Karlo Shtajner, sincera komunisto fidela al sia
idealo, konsciante, ke la realigita sistemo en Sovetio ne estis
socialismo, priskribis sian preskau 20-jaran restadon en siberia
gulago.
La
Premio OSIEK estas aljughita en chiu jaro al "vivanta esperantisto
pro kultura kreajho nefikcia en Esperanto, publikigita per ia
ajn perilo (libro, kasedo, bendo, mikrofilmo, kompaktdisko...),
kies amplekso egalvaloras al 100-pagha libro. Kaze de traduko,
la premio rekompencas la esperantigon,sendepende de la naturo
de la originalo. La nuna valoro de la premio estas 400 euroj."
(vidu <http://www.osiek.org/premio/>)
Informo
pri PSKK 2001
Post-Somera
Klach-Kunveno (PSKK 2001) okazos de la 14-a ghis la 16-a de septembro
en Essen, Belgio, apud la nederlanda landlimo. Programo: Esperanto-kursoj,
Bliss-kurso (rapid-kurso), ludvespero, ekskurso, laborgrupoj,
ghenerala membrokunveno de FLEJA ktp.
La
ejo estas sufiche luksa domo de Natur-Amikoj en verda loko. Ne
necesos kunporti dormosakojn k.s. Eblos elekti inter bone preparitaj
veganisma (sen viando, lakto, ovo kaj aliaj bestaj produktoj),
vegetara au omnivora (chiomangha) manghoj.
Baza kotizo - chion inkluzive: 2300 BEF (57.50 Eur)
Krompago de 200 BEF (4 Eur) (ne akumulata)
- homoj pliaghaj ol 30
- 2-lita chambro (po paro)
- ne-membroj de junulara asocio (FLEJA/NEJ/JEFO/GEJ)
Alighilo
(sendu al <lode@fel.esperanto.be>)
Antaunomo:
Familia nomo:
Naskighdato:
Strato+numero:
Poshtkodo+urbo:
Lando:
Telefonnumero:
Retadreso:
- mi manghas veganisme
- mi manghas vegetare
- mi manghas omnivore
- mi partoprenos la
serchiron al la ejo
- mi deziras 2-litan
chambron
- mi proponas kontribui
al la programo per:
_____________________________________________
- mi
volas alighi al la kurso por
- komencantoj
- progresintoj
(Ned
Esperanto-Jongeren)
|