Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 


 


BENINO

Rezolucio de la Unua Benina E-Kongreso

    La Unua Benina Esperanto-Kongreso, kiu okazis en Lokossa de la 5-a ghis la 7-a de julio kun cheestantoj el Benino, Nigherio kaj Togolando, estis la okazo por amikighi kaj diskuti pri la temo "Chu Esperanto havas shancon en Benino?".

     Konsciante, ke longtempe la E-movado dormetis en Benino;

     Sciante, ke la disvastigo de Esperanto sukcesos dank' al instruado en la E-kluboj;

    Notinte, ke Esperanto en Benino suferas pro manko de komunikado inter la kluboj kaj la landa asocio;

Rekomendas ke:

    1. La Benina Esperanto-Federacio (BEF) organizu kaj kunordigu la agadojn de E-kluboj per strategio por pli da efikeco,

    2. BEF plifortigu siajn rilatojn kun la afrika oficejo (AO), UEA kaj aliaj landaj asocioj.

Lokossa, la 7-an de julio 2002

La Unua Benina Esperanto-Kongreso