E-renkontigho
okazos en Bijeljino
Esperanto-Ligo
de Respubliko Serba kaj Esperanto-sekcio de Bijeljino organizas
E-renkontighon, kiu okazos de la 18-a ghis la 19-a de majo en
Bijeljino. La organizantoj deziras subteni junajn esperantistojn
en Bijeljino vizitantajn la kurson por komencantoj kaj esperas,
ke partoprenantoj estos el Rumanio, Jugoslavio, Makedonio, Kroatio,
Bulgario...
Provizora
programo: prelego "Kion donas al ni Esperanto?", populara
prelego "Esperanto kaj miaj vojaghoj", promenado tra
la urbo, amuza vespero, ekskurso ktp. Por aliaj informoj vi povas
kontaktighi kun Esperanto-Ligo de Respubliko Serba, P. Fah 335,
BA-78000 Banjaluka, Bosnio- Hercegovino. Telefonoj: + 387 51 347
186, +387 51 302 785. E-mail: elrs@blic.net,
vsilva@blic.net (Mico Vrhovac) kaj
ljubopr@inecco.net (Ljubisa Preradovic).
(Mico
Vrhovac)
La
6-a Renkontigho de serbaj e-istoj
La
6-a Renkontigho de serbaj e-istoj okazis de la 12-a ghis la 14-a
de oktobro en Banja Luka, Respubliko Serba (Bosnio). La solena
malfermo estis aparte interesa. Post salutvortoj de vicprezidanto
de E-Ligo de Respubliko Serba, urbestro de Banja Luka kaj rektoro
de la universitato de Banja Luka okazis tre interesa koncerto
"Vivu la espero", kiun partoprenis la plej konataj kantistoj
el Banja Luka kaj kelkaj el ili kantis en Esperanto. La solenan
malfermon filmis Radio-Televizio de Respubliko Serba. La malfermon
cheestis ankau vicprezidanto de Respubliko Serba, vicministro
por scienco kaj kulturo kaj ekschefministro. Dum la renkontigho
okazis ankau ronda tablo "Lingvaj malegalecoj en la mondo",
lingva festivalo kaj ekskurso al konata monahhejo Liplje, malproksime
de Banja Luka. La renkontighon fermis prezidanto de E-Ligo de
RS s-ro Mico Vrhovac. Pri la renkontigho raportis kvar televizioj,
du radioj kaj tri gazetoj.
(Mico
Vrhovac)
|