Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 


 


ChEHhIO

"Kompleksia medicino kaj saama akupunkturo" eldonighis

    Jhus aperis la verko "Kompleksia medicino kaj saama akupunkturo" de Puramo Chong. Ghi estas tre bele fortike bindita, 260-pagha, abunde ilustrita, eldonita de Kava-Pech en Chehhio.

    Puramo Chong en sia verko klarigas la teoriojn de i.a. Saam, kiu antau kvar jarcentoj iniciatis unikan akupunkturon tute malsaman ol la tradicia china akupunkturo; de Lee Jema, kiu vivis antau cent jaroj kaj eltrovis, ke chiu homo havas unikan kompleksion, kaj metis la fundamenton de kompleksia medicino; kaj de Kwon Dowon, kiu kunligis la du suprajn teoriojn.

    La libro haveblas che: http://retbutiko.esperanto.be kontrau 35 euroj + afranko kaj mendeblas che: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio; http://www.esperanto.be/fel/; rete: fel@esperanto.be.

(El "Nova")

Ekspozicio kun konkurso de infandesegnajhoj el la tuta mondo

    Okaze de la unua Tago de Infanoj en la tria jarmilo kaj Europa Jaro de la Lingvoj, Esperanto-rondeto che la Urba Kulturcentro en urbo Vyskov, Chehhio, preparas ekspozicion de infandesegnajhoj el la tuta mondo kunligitan kun konkurso, kiu okazos de la 23-a ghis la 31-a de marto 2002. La temo de la desegnajhoj "Mia Hejmo" povas temi pri via familio, loghloko, urbo au vilagho, en kiu vi vivas, kaj ghia chirkauajho, regiono au via lando. Por la desegnajhoj estos tri kategorioj lau agho de iliaj autoroj: ghis 8 jaroj, 8-14 kaj 14-18 jaroj. Dorsflanke skribu la nomon, naskighdaton, adreson kaj nomon de la desegnajho. Rekomendinda estas partopreno de infanoj el klasoj de Kvazaulernejo de Tibor Sekelj. Desegnajhojn prijughos vizitantoj de la ekspozicio, aparte infanoj, plenkreskuloj kaj faka jhurio. Chiu partoprenanto ricevos memordiplomon, la autoroj de la plej bonaj tri verkoj en chiu kategorio premion. Formato de la desegnajhoj ne estas limigita. Konkursajhojn sendu (pli grandajn formatojn prefere ruligitajn!) tiel, ke ili venu ghis la 15-a de februaro 2002 al la adreso: Esperanto-rondeto, MKS, Jana Soupala 4, CZ-682 01 Vyskov, Chehhio.

    Inauguro de la ekspozicio estas planata kiel unu el la programeroj de E-renkontigho semajnfina okaze de la Semajno de Internacia Amikeco - RAVE 2 (Renkontigho Amikeca en Vyskov Esperantista). La programo estas preparata kaj detaloj estos sciigitaj. Anticipajn alighojn eblas sendi jam nun, au per ordinara au per elektronika poshto.

    Kontakto perreta por alighoj kaj eventualaj demandoj: <vojacek@jumbo.ped.muni.cz>

(Esperanto-rondeto)

La 14-a Internacia Esperanto-Konferenco okazonta

    La 14-a Internacia Esperanto-Konferenco okazos inter la 14-a kaj la 21-a de julio 2001 en Straznice, distr. Hodonin, Chehio. La temo de la konferenco estas "Karolo Pic kaj liaj mondoj".

    Jam preskau 15 jarojn la konferencon okazigas OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj). La etoso de la Internaciaj Esperanto-Konferencoj havas karakteron familian kaj klerigan. La cheestantoj auskultas prelegojn, vigle diskutas, amuzighas, samtempe richigas siajn sciojn, amikighas en esperantista spirito kaj mergighas en la mondan kulturon.

    La konferencon richigos ankau kulturaj kaj turismaj programeroj, inkluzivantaj ekskursojn al chirkauajho de Straznice kaj regeneradon de fortoj en tipa vinkelo.

    La Cheha Poshto propagandas la konferencon per porokazaj E-afrankmashinstampilo kaj E-rekoglumarko. Por havi plian informon skribu al: Vlada Hasala, pk 36, 69662 Straznice, Chehio, tel.: +420-631-332 278, telefakso: +420-631-332 507, retposhto: vlada_hasala@iol.cz, andrea_hslvc@iol.cz.

.