Japanaj
esperantistoj vizitis Xi'an
Inter
la 15-19-a de oktobro japana esperantisto Hideki Harada kaj lia
edzino vizitis Xi'an, faman historian urbon de Chinio. Tie ili
renkontighis kun lokaj esperantistoj kaj intershanghis kun ili
opiniojn pri aplikado de Esperanto en medicino, turismo kaj aliaj
kampoj. La chinaj esperantistoj dankis s-ron Harada pro lia propagando
de la akupunktura kurso (okazigita en Xi'an) dum la 88-a Japana
Kongreso de Esperanto. S-ro Harada esperis, ke la China Shaanxi-a
Universitato de Tradicia China Medicino ghemelighos kun japana
medicina universitato, kaj li klopodos por tio. La geedzoj ankau
donacis al chinaj amikoj "Angla-Esperanta Medicina Terminaro"
kaj aliajn Esperantajn librojn.
(Zhang
Xuesong)
Lee
Chong-Yeong, vizitanta profesoro en Nankai
Profesoro
Lee Chong-Yeong, prezidanto de Korea E-Asocio kaj eksprezidanto
de UEA, estis engaghita kiel gast-profesoro de Nankai-universitato
en Tianjin de Chinio. Ceremonio por tio okazis posttagmeze de la
13-a de decembro en Nankai. Ricevinte donacon de la prezidanto de
Nankai-universitato, albumon pri Nankai, s-ro Lee diris, ke por
disvastigi Esperanton, Nankai-universitato bonvole presu la albumon
ankau en Esperanto.
(Chen
Ji)
Internacia
Vespero en Tianjin
Vespere
de la 12-a de decembro 2000, Tianjin-aj esperantistoj ghoje kunsidis
kun siaj gastoj el Koreio, Francio, kaj la najbara urbo Pekino.
Eksprezidanto
de UEA kaj ekonomikisto s-ro Lee Chong-Yeong el Koreio partoprenis
la kunvenon. En la kunveno oni amike babilis kaj diskutis. S-ro
Lee diris, ke la korea urbo Inchon kaj Tianjin de Chinio estas ghemelaj
urboj, kaj esperantistoj de la du urboj devas multe kontaktighi
kaj komuniki por amikeco kaj paco de la mondo. Pri la malaperighon
de papera eldono de El Popola Chinio, li diris, ke li multe multe
bedauris pri tio, char la reta eldono ne povas anstataui la paperan.
Samtempe li donis proponon al la redakcio de El Popola Chinio, ke
por multigi legantojn de la reta gazeto la redakcio devas sendi
sian retadreson al esperantistoj tutmondaj ne nur sur reto sed ankau
per leteroj. Liaj vortoj ricevis ehhon de la chestantoj. S-ino Marie
Helene LE GARREC el Francio diris, ke por shi tio estas la dua fojo
viziti Chinion, kaj dank' al Esperanto shi travojaghis tutan Chinion
-- Pekino, Xi'an, Guilin, Hongkong... Tieaj esperantistoj varme
shin akceptis kaj helpis. Shi diris, ke shia filino volis vojaghi
kun shi, sed shi diris al la filino: "Diligente lernu Esperanton
kaj venontjare mi kunportos vin." Shiaj vortoj vigligis la etoson.
Che la fino de la kunveno s-ro Lee humure diris: "Shajne, chi tiu
vespero estas internacia vespero."
(Chen
Ji)
|