Renkontigho
kun chinaj esperantistoj
Posttagmeze
de la 24-a, okazis renkontigho de d-ro Renato Corsetti kaj prof.
Lee Chong-Yeong kun chinaj esperantistoj. Kompare kun la antauaj
du tagoj post la alveno de ambau prezidantoj de UEA, la vetero en
tiu tago estis malvarma tamen la aero pli fresha.
S-ino Tan Xiuzhu,
prezidanto de China Esperanto-Ligo, per la vorto de la china granda
filozofo kaj edukisto Konfuceo "Granda ghojo pro alveno de
bonaj amikoj el malproksimo" esprimis varman bonvenon al ambau
prezidantoj en la komenco de la kunsido.
En
sia parolado s-ro Corsetti unue reciprokis la bonvenon de s-ino
Tan per itala proverbo "Serchu scion en Chinio" kaj poste
donis panoraman prezenton pri E-movadoj en Europo, Ameriko, Afriko
kaj Azio. Intertempe lau invito de Corsetti, la cheestanta australia
samideano Paulo Desailly, kiu instruas Esperanton kaj la anglan
lingvon en Pekino, iom prezentis E-movadon en Oceanio. S-ro Chong
aldonis informojn pri la E-movado en Azio. Antau sia parolado Chong
anoncis, ke la 3-a Azia Kongreso de Esperanto okazos la 23-26-an
de augusto 2002 en Seulo. La prelego de s-ro Chong chefe temis pri
la lingva problemo de la mondo.
Ambau prezidantoj
rakontis la rendevuojn kun la chinaj altrangaj shtatofcistoj kaj
la chefan celon de tiu chi vizito al Pekino ktp.
Poste
s-roj Corsetti kaj Chong respondis demandojn de partoprenantoj pri
la situacio che UEA, E-movado en Korea Popola Respubliko, perspektivo
de Esperanto en Europa Unio ktp. Kiel multjaraj E-movadanoj la prezidantoj
donis proponojn pliaktivigi la chinan E-movadon kaj plifortigi ligon
inter ChEL kaj lokaj E-organizajhoj de Chinio. La chinaj samideanoj
dum la kunsido ne forgesis esprimi sian deziron gastigi la 89-an
UK-on en 2004 en Pekino.
Partoprenis la
renkontighon chirkau 60 samideanoj el Pekino kaj Tianjin de Chinio,
Koreio kaj Australio.
(Xiang
Hong)
Kanalo-fosado
komencighas
Posttagmeze
de la 23-a kaj matene de la 24-a, la du UEA-prezidantoj d-ro Renato
Corsetti kaj prof. Lee Chong-Yeong intervidighis sinsekve kun
s-ro Li Zhaoxing, vicministro de eksteraj aferoj de Chinio, s-ro
Xu Jialu, vicprezidanto de la Popola Kongreso de Chinio (china
parlamento) kaj s-ro Chen Haosu, prezidanto de la China Popola
Asocio de Amikeco kun Eksteraj Landoj.
Cheestis
la unuajn du intervidighojn s-ro Chai Zemin, prezidanto de la
china societo "Amikoj de Esperanto", fama kaj prestigha
china diplomato, kiu estis la unua china ambasadoro al Usono.
En
tiuj renkontihgoj la du UEA-prezidantoj ripetis sian ideon, ke
la china registaro subtenu Esperantan movadon ne nur en Chinio,
sed ankau en la tuta mondo, kaj oficiale proponu al la Unuighintaj
Nacioj kaj Unesko diskuti la lingvajn problemojn por krei novan
internacian lingvan ordon.
La
chinaj shtatoficistoj montris sian komprenon kaj gheneralan subtenon
al la ideo de la du prezidantoj. Ili opiniis, ke la afero povus
evolui ambauflanke: Unuflanke esperantistoj devas klopodi por
grandigi influon de Esperanto kaj montri ghian utilecon en traktado
de internaciaj aferoj; aliflanke la internacia socio devas atenti
la nunan problemon rilate neegalecon de rajtoj al etnaj lingvoj
kaj klopodi ghin solvi.
En
sia parolado s-ro Chen Haosu menciis la chinan proverbon "Akvo
venas kiam kanalo estas preta". Nun estas tempo por ni kune
fosi la "kanalon". Ili ech parolis pri ebleco fondi
Internacian Asocion de Esperantaj Amikoj, celante gajni subtenon
de altrangaj shtatoficistoj internacie.
La 3 chinaj altranguloj ankau esprimis, ke se okazos en Pekino
la 89-a UK en 2004, la china registaro tutforte subtenos ghin.
(Xiang
Hong)
Reta
EPCh bezonas sin diskonigi
Posttagmeze
de la 23-a de novembro d-ro Renato Corsetti kaj prof. Lee Chong-Yeong
vizitis la sidejon de ChEL kaj la redakcion de EPCh.
Dum
sia unu-hora restado tie, la du UEA-prezidantoj vizitis ankau
la Chinan Interretan Inform-Centron (CIIC), unu el la 6 grandaj
oficialaj interretaj informejoj en Chinio, kie Esperanto estas
unu el 8 uzataj lingvoj. Kun intereso la du prezidantoj foliumis
la Esperantan hejmpaghon de la centro kaj admiris ghian richan
enhavon. Post la rigardo ambau prezidantoj opiniis, ke la reta
EPCh devas fari pli da reklamoj por sin diskonigi. S-ro
Corsetti petis adresojn de la reta EPCh kaj la Esperanta versio
de CIIC, promesante ilin sciigi al esperantistoj pere de informocirkulado
lau Landa-agado, kiun li respondecas. S-ro Chong kontribuis proponojn
pri paghoarangho de la Esperanta versio de CIIC, por ke la rubriko
Esperantujo estu pli okulfrapa kaj alloga.
(Xiang
Hong)
Du
UEA-estraranoj alvenis Pekinon
D-ro
Renato Corsetti kaj prof. Lee Chong-Yeong, prezidanto kaj vicprezidanto
de la Universala Esperanto-Asocio, alvenis Pekinon respektive
en la 21-a kaj 22-a de novembro por vizito.
Dum sia restado en la chefurbo de Chinio, Corsetti kaj Lee intervidighos
kun chinaj altrangaj shtatoficistoj por proponi sian ideon fortigi
internacie la influon de Esperanto pere de Chinio, kiu kredeble
ludos gravan rolon por krei pli justan kaj pli neutralan internacian
lingvan ordon por internacia komunikado surbaze de demokratiaj
lingvaj rajtoj. Ilia interparolo kun la China Esperanto-Ligo certe
tushos la problemon pri ghia invito de UK en 2004. Krome ili kontaktos
chinajn E-aktivulojn okaze de renkontighoj kaj vizitoj al la China
Esperanto-Ligo, la redakcio de El Popola Chinio kaj la China Radio
Internacia.
Por
Corsetti, kiu la unuan fojon kaj mallongan tempon estas en Chinio,
viziti simbolajn vidindajhojn de Pekino estas nemankigebla kaj
efika maniero por iom koni la urbon kaj sperti la chinan kulturon.
(Xiang
Hong)
Pliaj
>>>
|