Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


ChINIO

Engaghi instruistojn por la projekto Per-A-Por-E

    Jene estas la regularo por la instruistoj de la projekto Per-A-Por-E. Se vi estas kontenta pri la kondichoj provizataj de ni, bv. viziti la hejmpaghon Per-A-Por-E, kie trovighas tabelo, en kiun vi enmetu informojn pri vi kaj kiun poste sendu al ni. Se vi estas ne kontenta, tamen vere interesighas pri la projekto, skribu al ni kaj montru viajn proponojn. Se vi ankorau ne scias, kio estas Per-A-Por-E, bonvolu viziti la hejmpaghon por detalaj informoj (http://www.kokosoto.org/perAporE/, http://203.93.145.39/perAporE/).

Regularo por la Instruistoj Per-A-Por-E

    1. Pri la laborhoroj: La instruistoj laboras 6 tagojn chiusemajne, tamen en dimancho kaj sabato oni laboras. Chiutage chiu instruist(in)o havas 4-6 lecionojn po 45 minutoj.

    2. Pri la labortaskoj: La instruistoj instruas en la angla, parolante kun la lernantoj interalie pri Esperanto por veki che ili grandan intereson pri Esperanto.

    3. Pri la loghado kaj manghado: Ni senpage provizas al la instruistoj manghadon kaj loghadon (unulita chambro por chiu).

    4. Pri la salajro: La salajro estas pagata lau monato kaj konsistas el du partoj: baza parto kaj lau-instrua parto. La baza parto estas 1700 juanoj chiumonate. La lau-instrua parto estas pagata tiel: 40 juanoj por chiu 45-minuta leciono. Tiamaniere chiu instruisto povas gajni 4500 juanojn chiumonate lau-instrua parto kaj entute 6000 juanojn.

    5. Pri la laborperiodo: La laborperiodo en Chinio dauras minimume 6 monatojn. Por chiu laborperiodo ni aldone pagas 3000 juanojn kiel subvencion por veturo.

    6. Pri la postuloj al la kandidatoj: 20-60-jaraj anglalingvaj instruist(in)oj, bone parolas Esperanton, kun sperto de minimume du jaroj; laborante en Chinio chiam obei chinajn leghojn; ne okazigi ian ajn kuneston religian au politikan en Chinio.

    7. Pri la procedo por la kandidato: Unue, la kandidato anoncas sin al ni. Tio estas viziti la hejmpaghon Per-A-Por-E, sendi al ni la tabelon kun informoj de la kandidatoj. Kaj estas pli bone, se la kandidatoj samtempe sendas retleteron al ni.

    Se vi volas esti kandidato, sendu al ni vian sonbendon kun via parolado kaj en Esperanto kaj en la angla lingvo. Vi povas ankau surbendigi vian paroladon kun enhavo kiel ekzemple sinprezentado, Esperantaj aferoj, pri via chiutaga vivo kaj familio. Oni postulas, ke vi parolu tutlibere (ne kun anticipe skribitaj vortoj) chu en la angla chu en Esperanto, sed por la angla vochlegi tekston estas petata por ke ni bone sciu pri via prononco. La sonbendo povas esti tiom longa kiom sufichas komprenigi vian lingvonivelon, au en 30 minutoj, au malpli longe, tute lau via placho. Chiu elektita kandidato devas doni al ni sian ateston de sano.

    Se vi havas aliajn demandojn rilatajn, skribu al Jilin-a Esperanto-Instituto, P.O. Kesto 1162, CN-130051 Changchun, Jilin, Chinio; retadreso: <kokosoto@public.cc.jl.cn>,
<kokosoto@163.net> au <kokosoto@263.net>.

(Zhang Jiping)

Estraranoj de UEA che ChRI

    Antautagmeze de la 23-a de novembro, d-ro Renato Corsetti, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio kaj prof. Lee Chong-Yeong, ghia vicprezidanto, gastis che la China Radio Internacia (ChRI). Ili venis al Pekino por esplori kondichojn de Pekino por UK en 2004. La China Esperanto-Ligo prezentis al UEA oficialan peticion por gastigi Universalan Kongreson de Esperanto en 2004 kaj jam plenumis kelkajn pashojn al la sukceso.

    Vicdirektoro de la Okcident-europa kaj Latin-Amerika Departemento, tegmenta por la Esperanta redakcio de ChRI intervidighis kun ili kaj koncize konigis pri ChRI kaj esprimis fortan subtenon al la Esperanta programo.

    Poste la raportisto de la E-redakcio intervjuis la gastojn.

(Yu Jianchao)


Pliaj >>>