La
25-an de decembro okazis en Pekino kunveno memore la 142-an
datrevenon de la naskigho de d-ro L. L. Zamenhof kaj simpozio
pri la internacia lingvo en la nova jarcento organizitaj de
la Pekina Esperanto-Asocio.
S-ino
Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL),
faris salutvortojn. En la nomo de ChEL shi esprimis varman
gratulon al la simpozio.
S-ro
Zou Guoxiang, vicprezidanto de ChEL, faris raporton memore
la 142-an datrevenon de la naskigho de Zamenhof. Li konigis
al la cheestantoj la situacion de E-movado de Chinio kaj la
tuta mondo, kaj la koncizan laborplanon de ChEL por 2002.
Chiuj
cheestantoj subskribis leteron al la Universala Esperanto-Asocio
por montri sian volon inviti la Universalan Kongreson de Esperanto
en 2004 al Pekino.
Hou
Zhiping, Yu Tao kaj aliaj 10 kamaradoj prelegis respektive
pri "Varieco de Esperanto kaj aliaj lingvoj", "Lusin
kaj Esperanto", "Universala Kongreso de Esperanto",
"Normaligo de terminaroj kun Esperanto kiel perilo",
"La blindeco de furoro de la angla lingvo en Chinio kaj
ghia malutilo", "Instruo de Esperanto en elementaj
lernejoj de Chinio", "Lingva komplikigho de Europa
Unio kaj perspektivo de Esperanto" k.a. La simpozio ricevis
disertajhon de Laulum.
S-ro
Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj s-ro Lee Chong-Yeong,
ghia vicprezidanto, sendis disertajhojn kun temoj "La
Internacia Lingvo inter Europo kaj Maleuropo" kaj "Esperanto
en la 21-a Jarcento -- Shancoj, Defioj kaj la Rolo de Chinio".
Ankau
Esperanto-rondoj kaj individuoj de aliaj lokoj sendis gratulajn
leterojn kaj disertajhojn.
El
Popola Chinio rete publikigos tiujn disertajhojn.