Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


ChINIO

Ni renkontighu en 2004 en Chinio

    Julion de 2000 la China Esperanto-Ligo (ChEL) donis al UEA oficialan invitleteron por la UK en 2004. En la sekvaj monatoj, la e-istoj en tuta Chinio kune klopodis, la estraro kaj la Centra Oficejo de UEA kune kun ChEL diskutis kaj laboradis. Nun ni ghojas kaj devas eklabori por nova celo -- sukcesigi la kongreson.

    Nia TTT-ejo prezentos pli da informoj pri la kongreso, pri Pekino kaj pri Chinio. Viaj proponoj kaj deziroj estas bonvenaj.
La Red.

UK iros al Pekino en 2004 kaj Vilniuso en 2005

    La estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo la 11-13-an de januaro 2002, decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj de Esperanto.

    Por 2004 la estraro akceptis la inviton de la China Esperanto-Ligo okazigi la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino. Oni antauvidas subtenon de la china registaro kaj entuziasman kunlaboron de la chinaj movadanoj.

    Por 2005 estis akceptita la invito de la Litova E-Asocio. Tiam la 90-a Universala Kongreso de Esperanto gastos en la chefurbo de Litovio, Vilniuso. Char en 2005 estos la centjara jubileo de la 1-a UK (tamen ne temos pri la 100-a UK, char en kelkaj jaroj la kongresoj ne okazis pro la mondmilitoj), oni antauvidas specialan antaukongresan programon en Bulonjo-sur-Maro, Francio.

    Siaflanke Litovio, proksime ligita kun la historio de Esperanto, kun elstare amasa E-movado, prezentas tre favorajn kondichojn kaj shtatan subtenon.

(El "Gazetaraj Komunikoj de UEA")

Kunsido de la societo "Amikoj de Esperanto" en Pekino

    En la 1-a de februaro 2002, okazis en Pekino kunsido de la societo "Amikoj de Esperanto" por festi ghian 20-jarighon.

    S-ro Chai Zemin, prezidanto de la societo kaj fama diplomato, retrorigardis en sia parolado la evoluon de la societo en la pasintaj 20 jaroj.

    S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de ChEL, alte taksis la kontribuon de la societo al la china Esperanto-mavado kaj esperas, ke pli multaj chinaj eminentuloj alighos al la societo kaj per sia grava influo pushos la chinan E-movadon al nova tajdo, profitante la shancon de preparo kaj okazigho de UK en 2004 en Pekino.

    S-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de la ChEL raportis la laboron por invito de UK en 2004 al Pekino. Por la membroj de la societo "Amikoj de Esperanto" kaj chiuj chinaj e-istoj, estas granda ghojo ricevi la informon, ke la estraro de UEA principe decidis okazigi la 89-an Universalan Kongreson en 2004 en Pekino.

    La societo "Amikoj de Esperanto" fondighis en la 6-a de decembro 1981, sub la iniciato de s-roj Hujucz kaj Chu Tunan, vicprezidantoj de la China Popola Kongreso (china parlamento). Ghi konsistigas multajn eminentulojn el diversaj rondoj.

(Niu Xueqin)


Pliaj >>>