Zamenhof
E-Klubo por infanoj fondita
La 12-an de majo 2002
la Zamenhof E-Klubo por infanoj fondighis en la elementa lernejo
Fuzimiao en Nankino, Chinio. Ghia celo: disvastigi kaj instigi
uzon de Esperanto inter tutmondaj infanoj kaj amikighi per Esperanto
kun aliaj infanoj. Zhuang Qixiong, vicprezidanto de China Sekcio
de Monda Turismo, faris prelegon "Esperanto por infanoj
-- Situacio kaj Estonteco". Fine, la cheestantoj kantis
Esperante kaj faris komunan fotadon kune. Se vi volas kontaktighi
kun ili, skribu al: Zhuang Rui, 402/14 Jiao Fu Ying, Fuzimiao,
CN-210001 Nanjing, Jiangsu, Chinio. Rete: <zhuangespero@163.com>.
(Zhuang
Rui)
Surretigho
de E-elsendo de ChRI atentata de la monda Esperantujo
Post strecha preparado la Esperanto-elsendo de la China Radio
Internacia (ChRI) surretighis en la 1-a de majo 2002. Tio estas
komuna deziro de ni kaj niaj auskultantoj. La surretigho vekas
vastan atenton kaj fortan ehhon de la monda Esperantujo, precipe
de niaj auskultantoj. En malpli ol unu semajno post la surretigho
Esperanto-sekcio de ChRI ricevis dekojn da retmesaghoj el internaciaj
Esperanto-organizoj, landaj Esperanto-asocioj kaj diverslandaj
auskultantoj. Multaj el ili jam sukcese rete auskultas nian
programon kaj kontentas pri la zorgeme preparita retpagho. Ili
opinias, ke la surretigho estas nova brila mejloshtono por la
interpopola komunikado per Esperanto en la mondo.Iuj
montris, ke la monda Esperantujo bezonas surretighon de nia
elsendo, char oni volas koni veran grandan modernan Chinion.
Hodiau finfine venis la longe atendita tago kaj ili povas legi
sur interreto interesajn artikolojn, rigardi la belegajn paghojn
kaj tio estas vere, vere granda ghuo.
Iu
brazila auskultanto esprimis, ke surlinia auskulto larghigas
lian horizonton. Antau kelkaj semajnoj Chinio por li estis ankorau
fora lando, sed nun shajnas al li samkiel najbara urbo kaj farighis
parto de lia vivo.
Iu
usona auskultanto skribis en sia letero: "Mi ne trovas
la taugajn vortojn por vin danki. Mi longtempe deziras trovi
retadreson kaj fine hodiau mi ricevis ghin. Chiam mi havis¡
havos grandegan admiron al la mirinda china popolo."
Multaj
esprimis, ke nun ili estas ne nur niaj auskultantoj, sed ankau
propagandantoj de nia retpagho. Nun daure venas al ni retmesaghoj
kaj leteroj kun bondeziroj kaj rimarkigoj. Ni kore dankas ilin
chiujn pro iliaj subteno kaj kunlaboro. Anticipan dankon al
chiuj propagandantoj de tiu afero lande kaj internacie.
Kontakto
estas bonvena!
La adreso de nia retpagho: http://esperanto.cri.com.cn
La ret-poshto: espradio@cri.com.cn
La konstanta adreso: Esperanto-sekcio, cri-36, China Radio Internacia,
Poshtkesto 4216, 100040 Pekino, Chinio.
(Esperanto-sekcio
de ChRI)
E-ekspozicio
por infanoj okazos en Nankino
La
Tria E-ekspozicio por Infanoj okazos en Nankino en la 1-a de junio
2002 (Internacia Infana Tago). Ghi petas gratulajn leterojn, poshtkartojn,
fotojn kaj aliajn esperantajhojn el la tuta mondo. Adr.: Zhuang
Rui, 402/14 Jiao Fu Yin, Fuzimiao, CN-210001 Nanjing, Jiangsu,
Chinio; retadreso: zhuangespero@163.com.
(Zhuang
Rui)
Pliaj
>>>
|