La
20-an de augusto, inaugurighis en Pekino la Internacia Konferenco
de Matematikistoj (IKM), 2002.
Al
la konferenco anoncis 4200 homoj el 101 landoj kaj regionoj.
En
la konferenco estos 20 unuhoraj prelegoj kaj 169 45-minutaj prelegoj.
12 chinaj matematikistoj faros 45-minutajn prelegojn. La konferenco
dauros 9 tagojn kaj finighos la 28-an.
En
1897 la Unua IKM okazis en Zuriko de Svislando. Post la Pariza
Konferenco en 1900 IKM okazis en chiu kvara jaro. Ghi estas ankau
la plej altnivela tutmonda matematikista konferenco kaj oni nomas
ghin matematikaj Olimpikoj. La chi-foja konferenco okazas unuafoje
en Chinio, en disvolvighanta lando.