Kunveno
de pekinaj e-istoj
En
la 26-a de septembro 2002 pli ol 50 pekinaj e-istoj kunvenis por
auskulti raportojn pri la 87-a Universala Kongreso de Esperanto
en Fortalezo, Brazilo, kaj la 3-a Azia Kongreso de Esperanto en
Seulo, Koreio, fare respektive de s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto
de ChEL, kaj s-ro Yu Tao, ghia ghenerala sekretario, kaj de aliaj
chinaj alighintoj.
S-ro
Wang Hanping, asista ghenerala sekretario kaj direktoro de la
oficejo de ChEL, konigis al la auskultantoj la laborojn de ChEL
pri invitado kaj preparado de la 89-a UK okazonta en Pekino kaj
raportis laborplanon en la venontaj monatoj antau la UK en Svedio,
alvokante, ke la chinaj e-istoj pli diligente laboru por sukcesigi
la kongreson en 2004.
(Niu
Xueqin)
Du
prelegoj pri Esperanto en Pekino
En
la 19-a de septembro 2002 okazis en la Shtata Biblioteko en Pekino
du prelegoj pri Esperanto, aranghitaj de la Pekina Federacio de
Socisciencaj Asocioj, kadre de la Pekina Semajno de Sociscienc-popularigo.
S-ro
Li Weilun, profesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato,
faris prelegon kun la temo "Esperanto estas nuntempa ideala
internacia lingvo". Li tushis la facilecon de Esperanto kun
ekzemploj en prononco, gramatiko kaj vortokompono, asertante ke
Esperanto povas ludi rolon de internacia helpa lingvo kaj estas
ideala internacia lingvo.
S-ro
Li Shijun, membro de Akademio de Esperanto kaj eksa vicchefredaktoro
de la redaktoro de "El Popola Chinio", prelegis kun
la temo "La lingva problemo en informa epoko". Li montris,
ke en la nuna informa epoko oni bezonas komunan lingvon, kaj opiniis,
ke Esperanto estas ideala solvo de la lingva problemo, char ghi
ne apartenas al iu ajn nacio kaj estas neutrala lingvo. Li laudis
la facilecon de Esperanto kaj ghiajn aliajn avantaghojn.
Ili
ambau emfazis, ke Esperanto estas ideala lingvo por solvi la internacian
lingvan problemon. Tio estas pruvita ankau de praktikado de Esperanto
dum pli ol 100 jaroj.
La
prelegojn auskultis ch. 200 chinaj esperantistoj kaj neesperantistoj.
(Niu
Xueqin)
Nova
revuo "Tefloro"
La
1-an de septembro 2002 aperis en la china urbo Xinyang dumonata
socikultura kaj movada revuo "Tefloro", organo de la
Xinyang-a Esperanto-Asocio.
La
revuo estas eldonata en du formoj: TTT-paghoj kaj simpla teksto,
minimume en 10 A4-paghoj, el kiuj la plejparto estas en Esperanto,
kaj malgranda parto en du lingvoj, Esperanta kaj china.
La
revuo estas senpage abonebla per retmesagha peto che la redakcio:
kunlaboro@sina.com; kaj la redaktoro deziras ankau subtenadon
de esperantistoj per artikoloj originalaj kaj tradukitaj. Adr.:
Zhang Xuesong, Changtaiguan Gongdiansuo, CN-464193 Xinyang, Henan,
Chinio; tel.: (0376) 8821553.
- Ne
sendu retleteron pli ol 40 KB.
(Zhang
Xuesong)
|