Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


ChINIO

La Unua Nordokcident-Chinia Kongreso de Esperanto

de QI NING

    De la 2-a ghis la 5-a de oktobro, kiam la tuta lando trovighis en nacifesta atmosfero, la Unua Nordokcident-Chinia Kongreso de Esperanto okazis en Lanzhou, chefurbo de Gansu-provinco.

    La kongreson cheestis pli ol 80 esperantistoj de Han-, Ghuang-, Huj- Manchur-, Maunan- kaj Shibe-nacioj de la nordokcidento kaj aliaj lokoj de Chinio. Ili havis tre gajan konatighan vesperon en la 2-a, en kiu estis Esperanta kantado de "La Himno" de Betoveno.

    La kongreso estis inaugurita antautagmeze de la 3-a. La ceremonion prezidis s-ro Bao Jincai, ghenerala sekretario de la Esperanto-Asocio de Gansu-provinco, kaj salutparolis s-ro Lu Wanyi, prezidanto de la asocio. S-ro Wang Hanping, asista ghenerala sekretario de la China Esperanto-Ligo kaj direktoro de la centra oficejo de la ligo, salutis per varma gratulo en la nomo de la ligo. La kongreson salutis ankau s-ro Wang Gang, vicfakestro de la Federacio de Socisciencaj Asocioj de Gansu-provinco.

    Post mallonga inaugura ceremonio prelegis kongresano Zhang Fengde de Shaanxi-provinco kaj kongresano Zhang Shaoji de Gungdong-provinco respektive sub la titoloj "Disvolvo de la Nordokcidento kaj Esperanto" kaj "Kion ni chinaj esperantistoj devas fari por la UK de 2004". Krome oni legis al la kongresanoj prelegon de veterana esperantisto Li Shijun de Pekino. Post la inauguro la kongresanoj fotighis.

    La temo de la kongreso estis "Esperanto kaj Disvolvo de la Nordokcidento". En la postaj du tagoj la kongresanoj havis profundan diskuton pri disvastigo de Esperanto en la Nordokcidento kaj pri akcelo de turismo kaj komerco de la loko pere de Esperanto. Krome oni intershanghis opiniojn pri la respektiva movado kaj sperton en tio. Oni varme diskutis pri la projektoj "Akceli Esperantan Instruadon en Superaj Lernejoj","Volontule propagandi kaj disvastigi Esperanton en Tibeto" kaj "Apliki ankau Esperanton en la Olimpikoj de 2008".

    Estante provinca chefurbo, Lanzhou estas tre grava urbo en la Nordokcidento de Chinio. Posttagmeze de la 4-a la kongresanoj vizitis la urbon. Survoje al vidindejoj ili kantis popolajn kantojn de siaj nacioj. Ili vizitis la Parkon de Blanka Pagodo che la Flava Rivero, ghoje pasigante duontagon.

    La kongreso fermighis posttagmeze de la 5-a. En sia ferma ceremonio la kongreso alvokis al la china esperantistaro sin jheti en novan agadon, levi la nivelon de la lingvo, okazigi diversformajn aktivadojn de Esperanto, fari interhelpon, aktive apliki Esperanton, disvastigi Esperanton al la socio kaj varbi novajn esperantistojn por komplete sukcesigi la 89-an UK de 2004 en Pekino. La ferma ceremonio finighis per la nova Esperanta kanto "Kunveni tie chi" komponita de Lu Jixin. La Dua Nordokcident-Chinia Kongreso de Esperanto okazos en 2005 en Xining, chefurbo de Qinghai-provinco, najbare al Gansu.

    La Unua Nordokcident-Chinia Kongreso de Esperanto okazis post pluraj kongresoj de la Nordoriento, kaj tio vekis grandan intereson de la loka jhurnalismo. La sukceso de la kongreso akcelos la movadon de la loko kaj aliaj regionoj de Chinio.