Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


ChINIO

Nova horaro de E-elsendo de ChRI

    La 1-an de majo 2003 iom shanghighos la frekvenco kaj la ondo de E-elsendo de la China Radio Internacia (ChRI) al Japanio kaj Koreio. Jen ghia nova horaro:

UTC
Regionoj
Ondoj (m)
kHz
11:00-11:30
Japanio, Koreio
31,55
9510
25,16
11925
13:00-13:30
Sudorienta Azio
25,75
11650
19,72
15210
20:00-20:30
Europo
25,40
11810
30,11
9965
25,58
11730
22:30-23:00
Latin-Ameriko
30,43
9860
25,64
11700

Partoprenu en e-ista kunloghado en Changchun

    Sukcese okazis la 12-13-an de augusto 2002 la Unua Esperantista Kunloghado en Shenyang, urbo de nordorienta Chinio. Ghin partoprenis 30 e-istoj, inter ili estis s-ro Bak Giwan kun sia edzino el Koreio kaj s-ro Berano el Brazilo. La dua kunloghado okazos komence de decembro 2002 en Changchun, urbo de nordorienta Chinio. Chiuj interesitoj estas bonvenaj. Cui Jiayou <amikeco@sina.com>.

(Cui Jiayou)

Resukceso post sukceso

    La estraro de la Liaoning-a Financa Kolegio serioze atentas la propagandon kaj popularigon de Esperanto kaj decidis oficiale enkonduki Esperanton kiel nedevigan studobjekton en 2001. 109 studentoj partoprenis en la unua E-kurso dum la studjaro 2001.9-2002.7, kaj 42 el ili diplomighis kaj akiris 4 studpoentojn.

    Por plifortigi instruadon de Esperanto kaj instigi pli multajn studentojn lerni la lingvon, la estraro de la kolegio strategie decidis altigi ghiajn studpoentojn de 4 al 6 por la dua E-kurso dum la studjaro 2002.9-2003.7. Tio tuj mobilizis la aktivecon de la studentoj kaj 750 alighintoj jam eklernis en la kurso ekfunkciigita en oktobro. Prof. Sun Shiquan laboras refoje kiel gvidanto de la kurso.

(Wu Guojiang <amikeco999@21cn.com>)