La
3-a Nordorient-chinia Kongreso de Esperanto okazos auguste
La 3-a
Nordorient-chinia Kongreso de Esperanto okazos inter la 10-a kaj
la 13-a de augusto en Changchun, chefurbo de Jilin-provinco en
nordorienta Chinio, kun la temo "Esperanto, interreto kaj
multkultureco". Ghin partoprenos pli ol 100 e-istoj el diversaj
partoj de Chinio. Por havi pli detalan informon bv. viziti hejmpaghon:
http://www.kokosoto.org/nk3.
(Ghispint)
La
franca karavano en
la oficejo de ChEL kaj redakcio de EPCh
La
franca karavano el 8 e-istoj vojaghanta tra Chinio gastis en la
oficejo de la China E-Ligo kaj la redakcio de El Popola Chinio
la 22-an de majo 2001.
Kun granda intereso ili interparolis kun EPCh-redaktoroj kaj legis
en la hejmpagho de EPCh. Ili esprimis, ke ili regule legos ghin
reveninte Francion.
|
|
|
La
reta EPCh ege
plachas al la gastoj.
|
Kun
EPCh-redaktoroj
|
En
la oficejo de ChEL
|
La
8-a Liaoning-a Kongreso de Esperanto okazonta
La 8-a
Liaoning-a Kongreso de Esperanto okazis en Liaoning-Universitato
en la 19-20-a de majo 2001, kun jena programo: laborraporto, elekto
de novaj membroj de la konsilantaro, fermo de E-kurso, oratora
konkurso kaj literatura kaj arta prezentado.
(Liaoning-a
Esperanto-Asocio)
Pri
Infana E-grupo de Shaoxing
En
la infana E-grupo de Shaoxing estas 19 membroj. Ili lernas Esperanton
en la elementa lernejo Shiyan chiusabate posttagmeze. La grupo
estas gvidata de instruisto Mao Hanchun. La grupanoj deziras kontaktighi
kun e-istoj kaj E-organizoj tutmondaj kaj fari chinan infanan
E-retpaghon, esperante ricevi diversajn helpojn. Bonvolu kontaktighi
kun Mao Hanchun. Retadreso: mhc.esp@163.net
(Chielismo
Won)
|