E-kurso
en Shenyang
En
la 9-a de Julio, 2001, komencighis Konversacia Kurso de Esperanto
en Shenyang, chefurbo de Liaoning-provinco en nordorienta Chinio,
kun 18 gelernantoj, sub la gvido de akademiano Li Shijun. Kiam
la kurso finighis je la 9-a de aug., la kursanoj ludis unuaktan
dramon Tergloba Vilagho pri la lingva problemo de la mondo,
pri lingva hegemoniismo, pereo de malgrandaj lingvoj kaj tenado
de la multkultureco de la homaro. Tiun dramon ili ludis ankau
en la 3-a Nordorient-chinia Kongreso de Esperanto en Changchun
kaj rikoltis aplaudojn de la spektantoj.
(Li
Shijun)
E-retejo
de Hebei-provinco
La
E-retejo de la Hebei-a Esperanto-Asocio "Esperanto Oriente"
ekfunkcias. Ni sincere esperas ricevi viajn subtenojn kaj kontribuajhojn.
Viaj opinioj kaj proponoj estas chiam bonvenaj. Retejo: <http://esperanto.ineast.com>
(La
Hebei-a Esperanto-Asocio)
Esperanto-retejo
en Zhejiang-provinco
La
Esperanto-retejo "Verda ghardeno" ekfunkcias. Ghi servos
al la E-movado kaj konstruado de nia hejmloko. Viaj subtenoj estas
bonvenaj.
Hejmpagho:
<http://lzmesp.home.chinaren.com>
<http://www.chinaren.com/~lzmesp>
(Li
Zhongmin)
E-prelegoj
en Hangzhou de Zhejiang-provinco
Vespere
de la 1-a de junio, la Hangzhou-a Medicina Kolegio okazigis E-prelegon,
kiun auskultis chirkau 100 studentoj. La prelegon gvidis s-ro
Hou Gonglin, profesoro kaj doktoro pri psikologio, prelegis s-ro
Li Zhongmin, ghenerala sekretario de la Zhejiang-a E-Asocio. La
prelego, kiu dauris du horojn, vekis grandan intereson de la auskultantoj,
intertempe 20 studentoj deziris acheti E-lernolibrojn.
Vespere de la 24-a de junio, ankau la Hangzhou-a Normala Altlernejo
okazigis E-prelegon. Ghin cheestis pli ol 50 studentoj kaj instruistoj.
Ankau ili montris grandan intereson pri Esperanto. Iuj el ili
deziris lerni ghin.
(Li
Zhongmin)
|