La
5-an de septembro, s-ro Osmo Buller, ghenerala direktoro de
UEA, flugis en Pekinon kaj komencis sian 10-tagan viziton en
Chinio. Chi-foje li venis al Chinio por inspekti Pekinon, kiu
petis gastigi la 89-an UK en 2004.
Dum sia restado
en Pekino, akompanate de oficistoj de ChEL, s-ro Osmo Buller
vizitis la Internacian Konferencan Centron kaj ghiajn chirkauajn
hotelojn kaj amasloghejojn, intervidighis kun s-ro Cai Mingzhao,
vicministro de la Informa Departemento sub la Shtata Konsilantaro
de Chinio kaj estro de la Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo,
Zhang Honghai, direktoro de la Pekina Departemento de Eksteraj
Aferoj, kaj Xia Jixuan, vicdirektoro de la China Radio Internacia.
Li vizitis ankau la Chinan Interretan Informan Centron, en kiu
Esperanto estas unu el la uzataj lingvoj, Chinan Esperanto-Ligon,
redakcion de El Popola Chinio kaj Chinan Radion Internacian.
Intertempe li faris prelegon al pekinaj esperantistoj kaj diskutis
kun ili pri movadaj aferoj.
Vespere de
la 9-a Osmo Buller flugis al Xi'an kaj post tio li vizitos ankau
Hangzhou, Shanhajon kaj Suzhou.
(Wang
Hanping)