|
ChINIO |
Familioj:
Azia rondo
Por
instigi la familian uzon de Esperanto en Azio, en Chinio preparighas
Azia Rondo Familia (ARF). Ghi planas okazigi renkontighojn,
faciligi la interrilatojn per reta diskutejo kaj la elektronika
bulteno Familio, kuraghigi kaj subteni Esperantan edukadon,
kaj proponi interviziton kaj ghemeligon de familioj por E-praktikado.
La aziaj familioj, kiuj instruas/os al siaj idoj Esperanton
au uzas ghin alimaniere, alighu che Zhang Xuesong, Changtaiguan
Dianguansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, Chinio (retposhto:
deodaro@263.net),
informante
pri la nomoj, sekso, naskighdato, profesio, lingvonivelo,
adreso kaj retposhto de la familianoj.
Francaj
e-istoj vizitis Jingzhou
En
la 11-a de junio, la Jingzhou-a E-Asocio akceptis du esperantistojn
el Francio, s-ron Nomas Boris kaj s-inon Nomas Veronique. Ili
komencis la vojaghon tra la mondo de augusto lastjare kaj vizitis
Afrikon, Amerikon, Oceanion kaj Azion. Post vizito de Vjetnamio
ili venis al Chinio. En la antikva urbo Jingzhou, Hubei-provinco,
ili rigardis vidindajhojn kaj faris E-prelegon en la Jingzhou-a
Normala Instituto kaj aliaj altlernejoj lau invito. Antau la
vojagho s-ino Veronique ne povis paroli ech unu Esperantan vorton,
kaj en Chinio shi jam povis prelegi en Esperanto. La fakto montris,
ke Esperanto estas fecile lernebla. Shi pruvis per sia sperto
dum la vojagho, ke Esperanto estas utila.
(He
Bizhong)
Cai
Mingzhao intervidighis kun Osmo Buller
Posttagmeze
de la 7-a de septembro, Cai Mingzhao, vicministro de la Informa
Departemento sub la Shtata Konsilantaro de Chinio kaj estro de
la Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo de Chinio, akceptis
s-ron Osmo Buller, gheneralan direktoron de UEA, en sia oficejo.
Chi-foje Osmo Buller venis al Chinio por esplori la kondichojn
de Pekino, kiu petis gastigi la 89-an UK en 2004.
En
la nomo de Zhao Qizheng, ministro de la Informa Departemento,
Cai esprimis varman bonvenon al s-ro Osmo. Osmo Buller diris,
ke li vizitis Chinion jam en 1986, kiam en Pekino okazis la 71-a
UK. Li diris, ke en la pasinta jaro UEA decidis du kandidatojn
por la 89-a UK kaj unu el ili estas Pekino. Chi-foje li rigardis
la kongresejon, chirkauajn hotelojn kaj amasloghejojn. Li estas
tre kontenta pri la kongresejo, t.e. la Internacia Konferenca
Centro, char tie la medio kaj aliaj kondichoj estas tre bonaj,
kaj multe diferencas de tiuj en 1986, kiam la kongresejo estis
tre malproksima de la loghlokoj. Iuj, kiuj cheestis la 71-an UK,
maltrankvilas pri la longa distanco inter la kongresejo kaj loghlokoj,
char la veturado estas tre temporaba. Kompare kun tio antau 15
jaroj, Pekino havas grandan progreson, kiu multe ghojigis s-ron
Osmo. Li sentis grandan ghojon ankau pro tio, ke la china kaj
pekina registaroj daure subtenas UK.
Cai
Mingzhao diris, ke la China Esperanto-Ligo kun granda entuziasmo
petas gastigi la 89-an UK en 2004, kio estis aprobita de la china
registaro kaj subtenata de la pekina. Li promesis, ke se UEA decidos
okazigi la UK en Pekino en 2004, Chinio certe penos por ghia sukceso,
por ke ghi farighu nova mejloshtono en la historio de Esperanto-movado.
Cai kredis, ke se UK okazos en Chinio kun 1.3 miliardoj da loghantoj,
tio certe estos tre utila al popularigo de Esperanto.
Osmo
Buller diris, ke post la esplorado li opinias, ke Pekino havas
tre bonajn kondichojn kaj li samopinias kun Cai pri tio, ke la
Pekina Kongreso havos gravan signifon, char esperantistoj de multaj
landoj atentas la chinan Esp-movadon. Li mem estas leganto de
El Popola Chinio kaj auskultanto de la China Radio Internacia
jam de la knabeco. Li diris, ke la china E-movado utilas al la
internacia E-movado.
Cai
deziris, ke Osmo Buller vizitu pli da lokoj en Pekino kaj donu
konsilojn kaj sugestojn por la organiza laboro. Li donacis al
Osmo albumon pri chinaj artajhoj, dum Osmo donacis al Cai "La
Libro de la Mirindajhoj au la Priskribo de la Mondo" de Marko
Polo en Esperanto. Cheestis la intervidighon ankau Guo Changjian,
estro de la Tria Buroo de la Informa Departemento, Wang Xifu,
vicdirektoro de la redakcio de El Popola Chinio, Tan Xiuzhu, prezidanto
de la China Esperanto-Ligo, kaj Yu Tao, ghenerala sekretario de
ChEL.
|
|