|
ChINIO |
Ghenerala
informo
Jam
delonge Esperanto-Asocioj de Tianjin en Chinio kaj Incheon en
Koreio intershanghis la ideon realigi ghemelan rilaton. La invito
de s-ro Han Zuwu, vicprezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio,
finfine ebligis chi-fojan viziton al Tianjin de du Incheon-anoj,
s-inoj Cho Myoungja kaj Lee Ymsuk. Niaflanke s-ro Hong Soungjo,
prezidanto de E-Asocio de Incheon, donis al ni taskon reprezenti
nian urbon por diskuti kaj sukcesigi la ghemelan rilaton inter
la du asocioj. La 26-an de julio ni forflugis al Chinio kaj
restis tie ghis la 1-a de augusto. La 26-an de julio, kun granda
ghojo mi enaviadilighis. La aviadilo flugis unu horon kaj duonon.
Kiam nia aviadilo proksimighis al Tianjin, ekvidighis la domoj,
kiuj aspektas kiel ludiloj. Por mi la urbo Tianjin, kiun mi
malsuprenrigardis de la chielo, estas verda kaj bone aranghita.
En
la momento, kiam mi eliris el la flughaveno, mi audis la klaran
vochon 'Saluton!' Akceptis nin afable kaj ghojege, kun la verda
flago, s-roj Han Zuwu, Gao Chengyuan kaj s-ino Gao Ling. Kvankam
mi renkontighis kun ili unuafoje, tamen por mi ili shajnis esti
miaj malnovaj amikoj, kaj baldau ni komencis enfali profunde
en Esperantujon salutante unu alian. La vetero estis sufoke
varma pro ardaj sunradioj, sed mia hauto estis ne tiel glueca
pro la sekeco. Tia varmeco estis por mi pli agrabla ol tiu kun
alta humideco en Koreio. Per automobilo ni direktis nin al la
urbocentro. Sur la strato trovighis ne multe da autoj, kaj chirkaue
vasta kamparo estis sternita. Tio estis multe impresdona al
mi.
Chio
en Tianjin estis iom fremda por mi. Dum semajno mi vizitis multajn
vidindajn lokojn, spertis fremdajn aferojn kaj chiutage havis
rendevuojn kun samideanoj en Tianjin.
Strato
Proksime
de la urbocentro, aperis multaj biciklistoj. Tio sentigis min,
ke mi vere venis en Chinion. Malmultaj autoj kaj pasantoj kaj
ne tiel altaj domoj estis la aspekto de Incheon dum mia juna
tempo. Vidante la biciklistojn, kiuj kuradas ien, mi trovis
la urbon vivoplena.
La
strato de Tianjin estis ne densa kompare kun la trafika shtopado
de Incheon. Por mi ne estis bone kompreneble, ke homoj transiras
la vojon, sur kiu kuras autoj kaj ne trovighas singallanterno,
nur levante la manon, sed kun neniu problemo malgrau la fakto,
ke tio estas tre danghera. Komence mi estis iom konfuzita, tamen
baldau lertighis al tio.
Estis
plej multe impresplena parto por mi. La specoj de china manghajho
estas tre diversaj, kaj iliaj gustoj tute malsamaj. Ordinare,
koreoj prenas unue rizon kaj poste iom da pladoj, tamen chinoj
unue multe da pladoj kaj poste iom da rizo, au nur pladoj sen
rizo.
Tianjin-anoj
regalis nin kiel gastojn el malproksima lando per multaj manghajhoj
che chiuj manghtabloj. Kvankam la pladoj estis iom grasaj, ili
estis tre bongustaj tiom, kiom mi tute ne sopiris korean manghajhon
dum la restado. Chiutage mi ghuis la manghadon. Mia stomako
restis chiam plenplena ghis la forlaso de Tianjin. Pro nutraj
manghajhoj, miksitaj kun sincereco kaj amikeco, mi ne povis
senti min laca dum semajna vojagho.
Koreoj
diris, ke en Chinio ne trovighas Cajhangmyun, kiun tre shatas
koreaj infanoj kaj ankau plenaghuloj. Sed chi-foje mi konstatis,
ke en Chinio certe estas tiu manghajho, kaj havis la shancon
gustumi ghin helpe de s-roj Han kaj Song. Ghiaj formo kaj gusto
estis iom similaj al tiuj en Koreio, tamen ghi estis pli bongusta.
Oni diras, ke chinoj manghas chion kio havas 4 krurojn escepte
de tablo, kaj chion kio flugas escepte de aviadilo.
shajnas
al mi, ke tio estas vera. Spertante bongustajn multspecajn manghajhojn,
mi povis senti, ke la nivelo de china manghkulturo estas tre
alta. Iom grasaj nutrajhoj bone harmoniis kun verda teo.
Shajnas
al mi, ke chio en Chinio estas nekredeble granda kaj vasta. En
Pekino mi vizitis chefajn turismajn lokojn, kiuj estas bone konataj
en la mondo: Granda Muro, Somera Palaco, Tian'anmen-placo kaj
Imperiestra Palaco.
Kiel
longa estas la Granda Muro, mi ne povis ech imagi. Ghiaj partoj
nur trovighas tie kaj chi tie sur grandega montaro. Tre vasta
Somera Palaco havas ankau vastan lagon, kiu bone harmonias kun
belaj pontoj kun pavilonoj. Kaj plena arbaro kaj belaj konstruajhoj
faras la palacon pli bela.
Mi
multfoje vidis, ke multaj chinoj amasighas sur la placo antau
Tian'anmen-pordego, kaj ke la Imperiestra Palaco estas ege grandioza,
prezentita en la filmo "Lasta Imperiestro".
La
turismaj lokoj en Tianjin estas iom simplaj kaj malgrandaj ol
tiuj en Pekino. Viktoria kaj Libera Stratoj kun elegantaj europo-stilaj
domoj estas bonaj lokoj por promenadi.
Multspecaj
bankoj trovighas tie. Shajne tio signifas, ke Tianjin estas
la tria granda urbo en Chinio. En la sesa tago de la vizito
mi vojaghis al antikva kultura strato, Ora Strato kaj restoracio-strato
Nanshi. La stratoj estas la plej vivoplenaj kun multaj vendejoj
kaj svarmantaj homoj. Precipe sur Ora Strato okazis diversaj
eventoj. Do chiuj pasantoj povis ghui senpage. Ankau mi amuzighis
rigardante la scenojn.
Tre
rapide pasis unu semajno. Chiutage mi havis ghojan vojaghon
sub afabla gvido de Tianjin-anoj. De mateno ghis nokto s-ro
Han Zuwu zorgis nin kashante sian lacecon kaj montrante sin
tre vigla. Malgrau okupiteco s-ro Song Jingquan havigis al si
du-tagan liberan tempon por ni kaj invitis nin al sia domo,
kiu estas moderna kaj bela. De Tianjin-flughaveno s-ro Gao Chengyuan
kaj s-ino Gao Ling kondukis nin kun afableco kaj amikeco. Krom
ili, en vesperaj kunvenoj partoprenis ankau samideanoj Wang
Jingrong, Wang Shuhuan, Hao Weining, Cao Baozhu kaj korea esperantisto
Chio Manwon, kaj regalis nin per palatoplachaj frandajhoj. Kiel
mi povus danki ilin?
Ili
afable gvidis nin ghis la flughaveno la lastan tagon en Tianjin.
Adiauinte ilin mi eniris la havenan zonon, finis ellandighan
procedon kaj turnis min malantauen. Oh! ghis tiam ili svingis
la manojn. Kion fari? Mi mallevis la pakajhon, fervore svingante
ambau miajn manojn, esprimis dankegon al ili kaj forlasis tiun
lokon denove sentante profundan amikecon de iliaj brilaj ridoj.
Ankorau restas en la angulo de mia koro ilia varma amikeco.
Mi
ne dubas, ke kiam la samideanoj el Tianjin vizitos Incheon,
la ghemela rilato certe sukcesos. Mi pensas, ke la ghemela rilato
inter la du urboj pere de la vizito de Incheon-anoj estas nur
duonsukcesa. Do mi esperas, ke ili venos al Incheon kiel eble
plej baldau, kaj ke ilia Esperanta agado prosperos senfine.
Elkoran multan dankon al chiuj.
Pliaj
>>>
|
|