En
la 20-a de oktobro la Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj
okazigis konsultighan aktivadon "Scienco, civilizacio kaj
socio" sur la Scienca kaj Teknika Placo de Xidan, unu el
la plej movoplenaj komercaj centroj en Pekino. Kelkdek popolaj
akademiaj organizoj inkl. la Pekinan Esperanto-Asocion (PEA)
partoprenis la aktivadon.
Antau
sia tablo PEA starigis la propagandan tabulon "Esperanto
-- internacia komuna parollingvo", kiu prezentas trajtojn
de Esperanto kaj Esperantajn organizojn de la mondo kaj Chinio.
Por la aktivado PEA preparis propagandan materialon kaj disdonis
ghin al konsultantoj. La China Esperanto-Ligo kaj redakcio de
El Popola Chinio donacis al
interesitoj
la gazeton "La Mondo" kaj aliajn propagandajhojn.
En tiu libera tago multe da homoj konsultis tie. Inter ili estis
studentoj, laboristoj kaj oficistoj kaj ech pensiuloj, kaj nemalmultaj
el ili montris deziron lerni Esperanton informighinte, ke Pekino
invitas la Universalan Kongreson por 2004. Ili esperis, ke ChEL
funkciigos kurson por instrui Esperanton.
Dum
tiu tago kelkcent homoj ekkonis Esperanton.
(Wang
Hanping)