Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


ChINIO

Gratulaj mesaghoj al ChEL 50-jara

Al ChEL 50-jara

    Gratulon al la duona jarcento de la China Esperanto-Ligo esprimas SIBAYAMA Zyun'iti, prezidanto de la Estraro de Japana Esperanto-Instituto:

    Retrorigarde, la enkonduko de Esperanto en via lando Chinio okazis en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, same kiel en nia lando Japanio. Kaj la epoko de la Respubliko ekde 1912 sentigis vin pri la nova espero je Esperanto. Sed vi havis malfacilajn jarojn de tiam, kaj la fortan unuigitan movadon vi povis havi per la fondo de via ligo en la tempo de la Popola Respubliko. De tiam duono da jarcento pasis, kaj la situacio en la monda politiko kaj teknologio shanghighis. Kaj la esenco de Esperanto, la lingvo por interkompreno inter malsamlingvanoj farighas des pli grava en tiu chi jarcento. Ni esperas, ke dank' al ChEL, esperantistoj en Chinio, kaj ech ekster ghi ghuos frukton de la internacia lingvo.

Japana Esperanto-Instituto


Estu la gvidforto por la nova internacia lingva ordo

---- Okaze de la 50-jarigho de la China Esperanto-Ligo

    Felichan duonjarcentan naskighjaron de la China Esperanto-Ligo! La venonta duonjarcento donos shancojn kaj defiojn al ChEL. En la nuna mondo, Chinio rolas pli kaj pli influemajn rolojn en monda politiko kaj monda ekonomio.

    La plej grava monda lingva problemo estas la tendenco de mondaj lingvoj unuighi al unu etna lingvo, t.e. angla lingvo. Chiuj sentas la bezonon de lingva demokratio sed neniu lando, krom Chinio, estas sufiche influema haltigi tutmondighon de unu etna lingvo. Chiuj deziras ke Chinio, la plej granda lando en la mondo, ekzercu sian influon atentigi la mondon al la lingva diktatoreco. Jen estas la shancoj kaj ankau defioj por ChEL ludi grandan rolon en la venonta duonjarcento.

    Ni sincere deziras ke ChEL montru sian forton gvidi mondan atenton al la bezono de la nova internacia lingva ordo.

LEE Chong-Yeong, prezidanto
de la Korea Esperanto-Asocio

Gratula mesago de la Tianjin-a E-Asocio

    Nome de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, ni elkore sendas la plej varman gratulon al la China Esperanto-Ligo pro la 50-jara jubileo. Dum 50 jaroj ChEL faris kaj faras multajn laborojn en la propagando, popularigo kaj aplikado de Esperanto kaj en la organizado de la chinaj esperantistoj. Pro tio la rolo de la chinaj esperantistoj farighas pli kaj pli pozitiva kaj granda en Azio kaj en la mondo.

    Ni, Tianjin-aj esperantistoj persiste subtenos same kiel antaue diversajn laborojn de la China Esperanto-Ligo kaj faros pli grandan kontribuon al la Esperanto-movado en Chinio kaj en la mondo. Ankau ni firme kredas, ke chiaj malfacilajhoj submetighos antau ni, se ni harmonie klopodos por nia komuna celo kaj paco de la homaro.

    Ni kune marshu antauen por nia sankta idealo en la nova jarcento.

Tianjin-a Esperanto-Asocio
2001-03-23


Al China Esperanto-Ligo

    Okaze de la 50-jara jubileo de la China Esperanto-Ligo, Hubei-a Esperanto-Asocio kaj surlokaj esp-istoj sendas al vi varmajn gratulojn.

    La China Esperanto-Ligo faris kaj faras grandajn kontribuojn por la konstruado de nia patrujo kaj por la amikeco inter la china kaj alilandaj popoloj ekde ghia fondigho.
Des pli grandajn sukcesojn ni deziras al la China Esperanto-Ligo.

Hubei-a Esperanto-Asocio
2001-03-05


Gratule al 50-jarigho de ChEL

ChEL, Vi naskighis en la E-movado
kaj prospere kreskighis.
Vi jam estas duona jarcento,
Vi estas la fonto de nia forto
kaj la direkto, kiu gvidas nin progrese.

Dum la 50 jaroj Vi chirkaubrakis la sunon
kaj banighis en la lunlumo.
Vi jam travivis chiajn obstaklojn kaj dangherojn
kaj plene gustumis ghojon kaj triston...
Sed Vi ankau gajnis la amon kaj respekton de amaso,
kaj ilian elkoran laudon.
Vi jam sentis la postulojn al Vi de ni mem,
kaj trovis la aspiron de amaso.

Tiuj antauaj saghuloj, kiuj batalis sinofereme,
kaj tiuj erudiciuloj kultivis penige kaj malfacile.
Tiuj senfamaj kaj obskuraj batalistoj,
kiuj Vin subtenas, chirkauas kaj protektas,
che Vi unuighas.
Kaj ni chiuj klopodas por konstrui la Babelon kun Vi.

ChEL, post 50 jaroj, Vi komprenas la naturan leghon,
Mi pensas, ke Vi kaplevas, Vi povas rigardi alten kaj foren,
Kapkline, Vi povas tute kompreni sekvantajn korojn.
Grandpashe Vi marshos kun kuraghigo
Chiam Vi estas nia Espero.

Celebru Vian naskightagon, la oran longvivon.
Sekvu la pashon de la avangardo
Glorigu kaj kreu la novspiriton,
Sur la malfacila marshado,
Mano en mano, shultro che shultro,
Ni kune realigos la idealon de Zamenhof.

(Li Sen)