Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


DOMINIKA RESPUBLIKO
La unua Esperanto-kurso en Domingo

    La 25-an de januaro 2002 komencighis la unua Esperanto-kurso en Domingo, Dominika Respubliko. 33 homoj, chefe gejunuloj, cheestis la malfermon de la kurso. Ghin gvidas Rafael Despradel, B-komitatano de TEJO kaj instruisto de la franca kaj hispana lingvoj. La kurso okazas dank' al la helpo kaj subteno de TEJO, Internacia Esperanto-Instituto kaj Amerika Komisiono de UEA.

Poshtkarta vespero kadre de la unua E-kurso

    Pro la unua Esperanto-kurso en Dominika Respubliko, gelernantoj kaj instruisto okazigos poshtkartan vesperon la 20-an de marto 2002, dezirante ricevi poshtkartojn el chiuj landoj, kie Esperanto estas parolata. La tri plej belaj poshtkartoj ricevos kiel premion KD-n kun muziko de Dominika Respubliko. Bv. sendi poshtkartojn al la jena adreso: Rafael Despradel, P.O. Box 838, Santiago de los Caballeros, Dominika Respubliko.

(Rafael Despradel)