Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


ESTONIO

Internacia shakturniro

     La retrevuo "Esperanta Shako" de Esperanta Shako-Ligo Internacia (EShLI) anoncas internacian retposhtan shakturniron memore al Paul Keres. La turniro komencighos la 5-an de junio 2002. Turnirkotizo estas 10 euroj. Oni povas sin anonci ghis la 15-a de majo. Pliaj informoj kaj aligho che: Arvo Reede, Opetaja 27, EE-90506 Haapsalu, Estonio. Rete: arvo.reede@edela.customs.ee.

(Ret-info)